Makka Sagaipova
Aspekto
Makka Sagaipova | |
---|---|
ĉeĉena kantistino | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-a de februaro 1987 en Grozno, Ĉeĉenio |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Alma mater | Ŝtata Universitato de Bakuo |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Makka Umarovna SAGAIPOVA (ĉeĉene: Макка Умаровна Сагаипова) (naskita la 14-an de februaro 1987 ) en Grozno/Groznyj/Грозный, Ĉeĉenio) estas unu el la novaj junaj kantistoj kaj kantistinoj el Ĉeĉenio. Ŝi populariĝis pere de siaj modernstilaj kanzonoj kiuj plaĉas al la pli junaj generacioj. Ŝi ankaŭ dancas en la ĉeĉena dancista trupo Lovzar (pron. louzar).
Ŝi estas filino de la bone-konata akordeonisto Umar Sagaipov. Makka kantas depost la aĝo de ses jaroj, kaj dancas depost kiam ŝi aniĝis okjaraĝa en Lovzar. Ŝi ĉeestas la Moskvan Kolegion de Ĵazo kaj Populara Muziko kaj la Ekonomikan Fakon de Moskva Ŝtata Universitato. Ŝi eldonis plurajn KD-ojn.