Malé Stínky (germane Klein Zinken) estas malaperinta solejo en Ĉeĥio, kiu situis sude de Rytířov kaj vidatingeble de Rychnov. Post ellandigo de germanoj en la jaro 1945 oni ne sukcesis denove enloĝigi la lokon. Administra municipo estadis Rychnov. Proksimume 2,5 kilometroj pli sude situis domaro Velké Stínky. Konserviĝis nur kapeleto, videbla de ŝoseo.
Malé Stínky situis en katastra teritorio Rychnov u Verneřic.