Příbram (Verneřice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Příbram (apartigilo)
Příbram
vilaĝo
Příbram
Oficiala nomo: Příbram
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Verneřice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro
Domoj 59 2009
Situo Příbram
 - koordinatoj 50° 40′ 13″ N 14° 15′ 09″ O / 50.67028 °N, 14.25250 °O / 50.67028; 14.25250 (mapo)
Katastro 5,55 km² (555 ha) Příbram pod Bukovou horou
Loĝantaro 73 (2021)
Denseco 13,15 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 25
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Příbram (Verneřice)
Portalo pri Ĉeĥio

Příbram estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Verneřice. Ĝi troviĝas proksimume 3 km nordokcidente de Verneřice. Estas ĉi tie registritaj 59 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 73 loĝantoj.

Příbram situas en katastra teritorio Příbram pod Bukovou horou kun areo 5,55 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 1945 la loĝantaro de la vilaĝo estis germana. En la jaro 1945 post ellandigo de germanoj proksimume unu triono de la vilaĝo estis detruita. Konsisto de vilaĝo estis ankaŭ domaro Velké Stínky.

Naturaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Buková hora
Ŝoseo el Příbram ĝis Rychnov en marto de 2006

Příbram situas en longeco de preskaŭ du kilometroj laŭlonge laŭ ŝoseo el Verneřice tra okcidenta direkto al monto Buková hora en katastra teritorio de Příbram pod Bukovou horou en supermara alteco 530–590 metroj.

Tra la vilaĝo trafluas rojo Bobří potok (Kastora rojo), kiu alfluas el monto Buková hora (ĝi fontas en alteco 594 metroj) kaj daŭrigas tra Verneřice direkte ĝis Kravaře kaj tra ravino kun Kastora akvofalo kaj sistemo de Holandaj fiŝlagoj ĝis Novkastela fiŝlago ĉe Zahrádky.

Okcidente de la vilaĝo troviĝas montopinto de Buková hora kun samnomata televida elsendigilo. Komence de la 20-a jarcento situadis sur la montopinto turista kabano.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869692
1880727
1890685
1900643
1910635
1921590
JaroLoĝantoj
1930589
1950230
1961160
1970115
1980109
199178
JaroLoĝantoj
200165
201163
202173

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Příbram troviĝis monumento de imperiestro Jozefo la 2-a, kiu estis neniigita fare de ĉeĥoj en la jaro 1945.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]