Malabar Princess (filmo)
Aspekto
Malabar Princess | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Malabar Princess |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 2004 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Yves Angelo |
Reĝisoro(j) | Gilles Legrand |
Scenaro | Gilles Legrand |
Muziko de | René Aubry |
Rolantoj | Jacques Villeret • Claude Brasseur • Clovis Cornillac • Damien Jouillerot • Fabienne Chaudat • Franck Adrien • Georges Claisse • Jules Angelo Bigarnet • Michèle Laroque • Patrick Ligardes • Roland Marchisio • Urbain Cancelier |
IMDb | |
Malabar Princess estas franca filmo de Gilles Legrand aperinta en 2004.
Temo
[redakti | redakti fonton]Ĉe la malsupro de Blanka Monto, Tom, ok-jara infano, provas retrovi sian patrinon, malaperintan antaŭ kvin jaroj serĉante vrakon de hinda aviadilo kraŝinta en 1950, nomita Malabar Princess.
Komentaro
[redakti | redakti fonton]La filmo abunde montras la pejzaĝojn de Blanka Monto. La dentorela trajno (Tramvojo de Monto Blanka) ludas gravan rolon. La katastrofo de Malabar Princess vere okazis la 3-an de novembro 1950. Temis pri Lockheed Constellation de Air India, kiu kraŝis je 4,700 metroj da alteco. Unu motoro de la vrako estis retrovita la 15-an de septembro 1989 sur la surfaco de Glaciejo des Bossons, je 1,900 metroj da alteco.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Reĝisoro: Gilles Legrand (Unua asistanto: Philippe Chapus)
- Scenaro: Gilles Legrand, Philippe Vuaillat kaj Marie-Aude Murail
- Produktado: Frédéric Brillion por Epithète Films, France 3 Cinéma kaj Rhônes-Alpes Cinéma
- Muziko: Andréa Sedlacockova
- Foto: Yves Angelo
- Kostumoj: Sylvie de Segonzac
- Skriptistino: Brigitte Hedou-Prat
- Dekoroj: Denis Renault
- Dekoroj de glaciejo: Luc Moreau, glaciologo
- Sono: Laurent Poirier
- Ĝenro: Drama komedio
- Daŭro: 94 minutoj (1h34)
- Aperdato: 3-a de marto 2004
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Jacques Villeret: Gaspard
- Michèle Laroque: Valentine
- Claude Brasseur: Robert
- Jules Angelo Bigarnet: Tom
- Clovis Cornillac: Pierre
- Damien Jouillerot: Benoît
- Urbain Cancelier: Gaston
- Fabienne Chaudat: Odette
- Georges Claisse: Gardisto de rifuĝejo
- Roland Marchisio: Juvelisto
- Patrick Ligardes: Malgranda ĝendarmo
- Franck Adrien: Ĝendarmo en helikoptero
Videoteko
[redakti | redakti fonton]Aperis DVD de la filmo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la filmo Arkivigite je 2008-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Malabar Princess en IMDB