Jacques Villeret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Villeret
Persona informo
Naskonomo Jacky Boufroura
Naskiĝo 6-an de februaro 1951 (1951-02-06)
en Tours, Indre-et-Loire,  Francio
Morto 28-an de januaro 2005 (2005-01-28) (53-jaraĝa)
en Évreux, Eure,  Francio
Mortokialo hepata malsano
Tombo Q110346113
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatique • Conservatoire à rayonnement régional de Tours
Familio
Infano Alexandre Villeret
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • filmproduktoro • televida aktoro
vdr

Jacques VILLERET, naskiĝnome Jacky BOUFROURA (naskiĝis la 6-an de februaro 1951 en Loches (Indre-et-Loire), mortis la 28-an de januaro 2005 en Évreux (Eure)), estis franca aktoro.

Liaj plej famaj roloj estis aŭtisma Mo en L'Été en pente douce, ekster-terano en La Soupe aux choux, Marŝalo Ludwig von Apfelstrudel «che n'ai pas chanché» en Papy fait de la résistance kaj François Pignon en le Dîner de cons, kie lia burleska rondeco konservas dramecan dimension.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jacquy Boufroura, naskiĝis de franca patrino Annette Bonin el Tours kaj kabila patro Ahmed Boufroura el Alĝerio. La gepatroj eksedziĝis kiam Jacques estis naŭ-monatojn aĝa. Li travivis plejparton de sia infaneco en Loches, regiono de lia adopta patro Raymond Villeret.

Li edziĝis al komediistino kaj verkistino Irina Tarassov la 26-an de decembro 1979 post du jaroj da kunvivado, kaj edukis Alexandre, filon de lia edzino, kvazaŭ propran infanon. En 2006 Alexandre estas muzikisto kaj reĝisoro. Jacques Villeret kaj Irina eksedziĝis en 1998. Li renkontis Seny, afrikan vidvinon, kiu estis forironta el Lille por vivi kun li en Parizo, kiam li mortis pro hepata interna hemoragio la 28-an de januaro 2005 en hospitalo de Évreux. Li estis entombigita en Perrusson, apud lia patrina avino, kiu estis lia plej proksima familiano.

Irina, lia edzino, rakontis ilian travivaĵon, ŝian akompanon en la kariero de sia edzo, kaj ilian batalon kontraŭ la malsano pro kiu Jacques forpasis, en libro eldonita de Flammarion Un jour tout ira bien (Iam ĉio fartos bone).

Filmografio[redakti | redakti fonton]

1973-1979[redakti | redakti fonton]

1981-1988[redakti | redakti fonton]

1990-1999[redakti | redakti fonton]

2000-2005[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

  • 1979: César por plej bona aktoro en dua rolo en Robert et Robert.
  • 1999: César por plej bona aktoro en Le Dîner de cons.
  • 1999: Premio Lumière por plej bona aktoro en Le Dîner de cons.
  • "Minerve" por plej bona aktoro en reklam-filmo Petits Cœurs de Belin.
  • Kavaliro de "Arts et Lettres".
  • Honora Legio.

Anekdoto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj personoj foje konfuzis jacques Villeret kun Maurice Risch. Ambaŭ komediistoj fakte prezentis ian fizikan similecon en la 1970-aj jaroj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Irina Tarassov-Villeret, Un jour, tout ira bien. – Parizo: Flammarion, 2005. (ISBN|208068891X)
  • Seny, Mon bébé blanc. – Parizo: le Cherche-Midi, 2005. (ISBN|2-74910-459-9)
  • Jean-Jacques Jelot-Blanc, les Plus Belles Répliques de Jacques Villeret. – Monako; Parizo: Éditions du Rocher, kolekto «Les plus belles répliques de», 2005. – 155 p.-[8] p. de pl., 21 cm. – (ISBN|2-268-05479-9).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]