Volpone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volpone
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ben Jonson
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1606
vdr

Volpone aŭ la vulpo​ (Volpone; or, The Fox) estas komedio de Ben Jonson. Li verkis ĝin en 1606 kaj enhavas elementojn priskribajn de la vivo en Londono, nigra komedio kaj fabelo. Temas pri satiro kontraŭ avareco kaj volupto. Ĝi restis ĝis nun kiel la teatraĵo de Jonson plej ofte ludita, kaj estas unu de la plej gravaj verkoj de la jakoba epoko.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Volpone, nobela veneciano, ŝajnigas sin mortanta post longa malsano cele al trompado de Voltore, Corbaccio kaj Corvino, kiuj baraktas por esti elektitaj heredantoj de la riĉeco de Volpone, kiuj havas nek filojn nek naturajn heredantojn. Tiuj tri roluloj venas laŭvice portante donacojn tiucele. Mosca, servisto de Volpone, manipulas ilin por ke ĉiu kredas sin la favorato de Volpone, eĉ Corbaccio senheredigas sian propran filon favore de Volpone.

Iam Mosca mencias, ke Corvino havas belan edzinon, Celia, kaj Volpone iras viziti ŝin maskita kiel Skoto ĉarlatano, vendisto de "magiaj" rimedoj. Corvino forpelas lin kiel Skoto, sed Volpone volas tranokti kun Celia, pro kio Mosca diras al Corvino, ke Volpone plue malsaniĝos se amoras kun juna virino, kaj por ke Volpone malboniĝu kaj tial Corvino ricevu jam sian heredon, Corvino proponas al li sian Celia. Ĝuste antaŭ Corvino kaj Celia devas alveni ĉe Volpone, la filo de Corbaccio, Bonario alvenas kiam lia patro senheredigas lin. Mosca retenas lin en alia ĉambro. Dume, Volpone restas kun Celia, unue seksalloge sed finfine klopodas por perforti ŝin. Bonario savas Celia. Sed tuj okazas manipulado de la afero pere de la mensogoj de Mosca, Volpone kaj liaj tri "preferitoj", kiuj finfine portas Bonario kaj Celia al juĝo.

Tiam, Volpone maskita kiel funkciulo anoncas sian propran morton kaj la novaĵon ke Mosca estas la nura heredanto de la riĉeco. Tio kolerigas Voltore, Corbaccio kaj Corvino, kiuj petas reveni al la tribunalo. Volpone volas nun rekuperi sian nomon, sed Mosca malakceptas abandoni sian novan situacion, kaj Volpone devas malkaŝi ĉion por ne esti kondamnita. Finfine, Volpone, Voltore, Corbaccio, Corvino kaj speciale Mosca estas punitaj de la magistratoj.

La ĉefa intrigo estas akompanata de duaranga intrigo, protagonistigita de anglaj vojaĝantoj Sir kaj Lady Politic Would-Be kaj Pilgrimanto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolulo[redakti | redakti fonton]

Thomas Hull vestita kiel Voltore, 1780
  • Volpone (la ruza vulpo) – avara kaj riĉa senfila venecia magnifico
  • Mosca (la muŝo) – lia servisto
  • Voltore (la vulturo) – advokato
  • Corbaccio (la korvo) – avara mizerulo
  • Bonario – filo de Corbaccio
  • Corvino (la korniko) – komercisto
  • Celia – edzino de Corvino
  • Sir Politic Would-Be – ridinda anglo kaj edzo de Lady Would-Be
  • Lady Would-Be (la papago) – anglino kaj edzino de Sir Politic-Would-Be
  • Peregrine ("Pilgrimanto") – alia pli afekta, angla veturanto
  • Nano – nano, kompano de Volpone
  • Androgyno – hermafrodito, kompano de Volpone
  • Castrone – eŭnuko, kompano de Volpone
  • Avocatori – la juĝistoj de Venecio

Adaptoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi teatraĵo estis adaptitaj por diversaj versioj en teatro, opero, kino, literaturo ktp. Inter diversaj artistoj kiuj uzis la intrigon aŭ la rolulojn menciendas Giacomo Puccini, Jules Romains, Stefan Zweig, Joseph L. Mankiewicz, György Fehér ktp. Tre ofte oni translokis la intrigon al aliaj epokoj aŭ lokoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barish, Jonas A. "The Double Plot in Volpone", Modern Philology 51.2 (1953): 83–92.
  • Barton, Anne. The Names of Comedy (Toronto & Buffalo: University of Toronto Press, 1990).
  • Brock, D. Heyward Brock, A Ben Jonson Companion (Bloomington: Indiana University Press; Sussex: The Harvester Press, 1983).
  • Cañadas, Ivan. "The Influence of Ben Jonson's Volpone on Mary Wollstonecraft's Maria, or The Wrongs of Woman", ANQ: A Quarterly Journal of Short Articles, Notes, and Reviews 19.3 (2006): 6–10.
  • Gibbons, Brian, Jacobean City Comedy: A Study of Satiric Plays by Jonson, Marston and Middleton (Cambridge, MA: Harvard University Press, 1980).
  • Jonson, Ben. Volpone, or The Fox, en: Ben Jonson: Five Plays, Ed. G.A. Wilkes, The World's Classics (Oxford & New York: Oxford University Press, 1981; 1990).
  • ------.-- Volpone, or The Fox, en: Ben Jonson's Plays and Masques, Ed. Richard Harp, A Norton Critical Edition, 2nd Edn (New York & London: W. W. Norton, 2001).
  • Leggatt, Alexander, Citizen Comedy in the Age of Shakespeare (Toronto: University of Toronto Press, 1973).
  • Leinwand, Theodore B. The City Staged: Jacobean Comedy, 1603–1613 (Madison: University of Wisconsin Press, 1986).
  • Marchitell, Howard. "Desire and Domination in Volpone", SEL: Studies in English Literature 1500–1900 31.2 (1991): 287–308.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]