Joseph L. Mankiewicz
Joseph L. Mankiewicz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1909 en Wilkes-Barre, Pensilvanio |
Morto | 5-an de februaro 1993 (83-jaraĝa) en Bedford |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | St. Matthew's Episcopal Churchyard (en) |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio (–1928) Stuyvesant High School (en) (–1924) |
Familio | |
Frat(in)o | Herman J. Mankiewicz |
Edz(in)o | Rose Stradner (en) (1939–1958) Elizabeth Young (en) (1934–1937) |
Infano | Tom Mankiewicz ( Rose Stradner (en) ) |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro tradukisto sindikatisto reĝisoro aktoro filmreĝisoro scenaristo produktoro |
Joseph Leo Mankiewicz (11a de februaro 1909 – 5a de februaro 1993) estis usona kinreĝisoro, scenaristo, kaj produktoro. Mankiewicz havis longan karieron en Holivudo, kaj dufoje ricevis la Oskar-premion pro plej bona reĝisoro kaj pro plej bona scenaro, respektive pro la filmoj A Letter to Three Wives (1949) kaj All About Eve (1950).
Li devenas el familio de juda enmigrintoj el Germanio. Li gradiĝis en Novjorko kaj en la Universitato Kolumbio. Antaŭ sia kinkariero dumtempe laboris en Germanio kiel sendita ĵurnalisto. Li laboris dum 17 jaroj kiel scenaristo por Paramount kaj kiel produktoro por MGM antaŭ ekreĝisori ĉe Twentieth Century-Fox. Dum ses jaroj li faris 11 filmojn por Fox, atingante pinton en 1950 kaj en 1951 kiam li ricevis la du menciitajn sinsekvajn Oskar-premion pro plej bona reĝisoro kaj pro plej bona scenaro, respektive pro la filmoj A Letter to Three Wives (1949) kaj All About Eve (1950), kiuj estis nomumita por 14 Oskar-premioj kaj ricevis ses.
Kelkaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1947 The Ghost and Mrs. Muir
- 1948 Escape
- 1949 House of Strangers
- 1950 All About Eve kun Bette Davis
- 1951 People Will Talk kun Cary Grant
- 1952 5 Fingers
- 1953 Julius Caesar kun Marlon Brando
- 1954 The Barefoot Contessa kun Ava Gardner kaj Humphrey Bogart
- 1955 Guys and Dolls kun Marlon Brando, Jean Simmons kaj Frank Sinatra
- 1958 The Quiet American
- 1959 Suddenly, Last Summer kun Elizabeth Taylor, Montgomery Clift kaj Katharine Hepburn
- 1963 Cleopatra kun Elizabeth Taylor, Richard Burton kaj Rex Harrison
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Chrissochoidis, Ilias (eld.). The Cleopatra Files: Selected Documents from the Spyros P. Skouras Archive. Stanford, 2013.
- Brodsky, Jack. (1963) The Cleopatra Papers. New York: Simon and Schuster.
- Mankiewicz, Joseph L.. (1972) More About 'All About Eve'. New York: Random House.
- Geist, Kenneth L.. (1978) Pictures Will Talk: The Life and Films of Joseph L. Mankiewicz. New York: Scribners.
- Cheryl Bray Lower: Joseph L. Mankiewicz: Critical Essays and Guide to Resources. Jefferson, NC, McFarland & Co., 2001. ISBN 0-7864-0987-8
- Bernard F. Dick: Joseph L. Mankiewicz. New York, Twayne Publishers, 1983. ISBN 0-8057-9291-0
- Oderman, Stuart, Talking to the Piano Player 2. BearManor Media, 2009. ISBN 1-59393-320-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Joseph L. Mankiewicz ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Senses of Cinema: Great Directors Critical Database
- Joseph L. Mankiewicz papers, Margaret Herrick Library, Academy of Motion Picture Arts and Sciences