Rex Harrison
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Rex Harrison | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1908 en Huyton |
Morto | 2-an de junio 1990 (82-jara) en Novjorko |
Mortokialo | kancero • pankreata karcinomo |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
Alma mater | Liverpool College |
Familio | |
Patro | William Reginald Harrison |
Patrino | Edith Mary Carey |
Frat(in)o | Sylvia Sackville, Countess De La Warr |
Edz(in)o | Lilli Palmer • Kay Kendall • Rachel Roberts • Elizabeth Rees-Williams |
Infanoj | Carey Harrison • Noel Harrison • Noel John Christopher Harrison • Carey Harrison |
Profesio | |
Profesio | filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro |

Rex Harrison en la 1963 filmo Cleopatra.
Rex HARRISON, aŭ realnome: Reginald Carey HARRISON (naskiĝis la 5-an de marto 1908, mortis la 2-an de junio 1990) estis brita aktoro.
Ekde 1924 li laboris en diversaj britaj teatroj, turneis ankaŭ tra Usono. En la jaro 1929 li unuafoje aperis en filmo. Famon li gajnis per rolo en la filmo The Citadel (1938). Ekde 1945 li vivis en Usono.
Unu el liaj plej grandaj sukcesoj estis la rolo de Profesoro Higgins en la muzikalo My Fair Lady, kiun li unue prezentis en la Broadway-teatro kaj poste en la filmigo de George Cukor. En 1965 li gajnis Oskaron por tiu ĉi rolo.
Rex Harrison mortis en 1990 en Novjorko.
Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]
- Men are no Gods (Britio, 1936)
- The Citadel (Britio, 1938)
- Major Barbara (Britio, 1941)
- Blithe Spirit (Britio, 1944)
- The Rake's Progress (Britio, 1944)
- Anna and the King of Siam (Usono, 1946)
- The Ghost and Mrs. Muir (Usono, 1947)
- Unfaithful Your's (Usono, 1948)
- The Four Poster (Usono, 1952)
- King Richard and the Crusaders (Usono, 1954)
- Midnight Lace (Usono, 1960)
- Cleopatra (Usono, 1963)
- My Fair Lady (Usono, 1964)
- The Honey Pot (Usono, 1967)
- Doctor Doolittle (Usono, 1967)