Malaltaĵburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Trakai (Litovio), nome insulburgo

La termino malaltaĵburgo aludas al burgo kiu situas en malaltaĵo, en ebenaĵo aŭ en valo. La malo estas altaĵburgo, kiu estas sur natura altaĵo. En Germanio nur 34 % de la burgoj apartenas al la burgtipo malaltaĵburgo.

Malaltaĵburgoj en kazo de defendo ne havis la avantaĝon de natura alteco. Tial oni elektis aliajn bone defendeblajn lokojn kie konstrui la burgon, ekzemple sur riveraj aŭ lagaj insuloj aŭ en marĉlando. Se mankis tiaj lokoj oni devis konstrui artefaritajn fosaĵojn kun aŭ sen akvo, remparojn, palisadojn kaj ringmuron. Por plialtigi la burgon eblis krei teramason kiel ĉe terkonusa burgo, sed ankaŭ defendturoj estis utilaj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

la akvofosaĵo de burgo Calvörde estis konektita per kanalsistemo kun la rivero Ohre
  • akvoburgo: esprimo por ĉiu burgtipo, kiu uzas akvon por bari la vojon al la burgo.

Laŭ ilia topografia situo oni povas distingi:

  • riverburgo: ĉe riverbordo starigita burgo, ofte kun aldonaj akvofosaĵoj.
  • lagburgo: burgo ĉe laga bordo.
  • marburgo: burgo ĉe marbordo.
  • insulburgo: burgo sur natura aŭ artefarita insulo en rivero aŭ lago.
  • marĉburgo: burgo en marĉa lando.
  • valburgo: burgo en fundo de la valo.

Specialaj formoj estas la tiel nomataj valbaraĵoj. Ĉi-tie la defendinstalaĵoj en la valo estas ligitaj per muroj kun deklivburgopintburgo. Tiaj instalaĵoj estas kombinaĵo de altaĵburgo kaj malaltaĵburgo. Bona ekzemplo por tio estas la burgoj de Bellinzona.

Nomigado laŭ la funkcio:

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Groß Raden, frumezepoka burginstalaĵo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Wolfgang Böhme, Reinhard Friedrich, Barbara Schock-Werner (Eld.): Wörterbuch der Burgen, Schlösser und Festungen. Reclam, Stuttgart 2004, ISBN 3-15-010547-1, S. 156
  • Friedrich-Wilhelm Krahe: Burgen und Wohntürme des deutschen Mittelalters. Band 1, Thorbecke, Stuttgart 2002, ISBN 3-7995-0104-5, S. 21–23