Maldekstra Ligo (Finnlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maldekstra Ligo (finne Vasemmistoliitto, svede Vänsterförbundet) estas ekosocialisma partio en Finnlando. Ĝi estas fondita en 1990. En la nuna oficperiodo de finnlanda parlamento, elektita en 2007, ĝi havas 17 parlamentanojn. La prezidanto de la partio estas Paavo Arhinmäki.

Maldekstra Ligo apartenas al la Alianco de Nordiaj Verdaj Maldekstruloj. Ĝi havas neniun reprezentanton en la Eŭropa Parlamento dum la oficperiodo 2009-2014.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-politiko