Maleján

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maleján
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50549
Demografio
Loĝantaro 268  (2023) [+]
Loĝdenso 3 523 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 1° 33′ U (mapo)41.828359-1.5489316Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 33′ U (mapo) [+]
Alto 472 m [+]
Areo 0,076077 km² ( 7.6 077 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Maleján (Provinco Zaragozo)
Maleján (Provinco Zaragozo)
DEC
Maleján
Maleján
Situo de Maleján
Maleján (Hispanio)
Maleján (Hispanio)
DEC
Maleján
Maleján
Situo de Maleján

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maleján [+]
vdr

Maleján [maleĤAN] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Maleján estas tre malgranda municipa teritorio en la nordokcidenta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas tre malgrandan teritorion kiel enklavo ene de tiu de Borja. Proksime de ĝia teritorio estas la Natura Parko Moncayo.

La loĝloko Maleján mem estas je 65 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 472 msm, alirata de la nacia ŝoseo N-122 inter apuda Borja oriente kaj Bulbuente okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Maleján estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj.

Maleján demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, kaj pro la alveno de fervojo. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Maleján oni malaltiĝis ĝis nunaj 262 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, abelbredado), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter vidindaĵoj menciindas restaĵoj de la dekoracio de iama moskeo, kelkaj turoj kiuj estis parto de kastelo; preĝejo el kiuj kapelo estas ene de la turoj kaj naturaj lokoj kiel La Fuente del Molino (La fonto de la muelejo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]