Maleján
Maleján | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50549 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 268 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 523 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 50′ N, 1° 33′ U (mapo)41.828359-1.5489316Koordinatoj: 41° 50′ N, 1° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 472 m [+] | ||
Areo | 0,076077 km² ( 7.6 077 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Maleján [+] | |||
Maleján [maleĤAN] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta parto de la komarko Campo de Borja kies ĉefurbo estas Borja, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Maleján estas tre malgranda municipa teritorio en la nordokcidenta parto de la komarko Campo de Borja, kie ĝi okupas tre malgrandan teritorion kiel enklavo ene de tiu de Borja. Proksime de ĝia teritorio estas la Natura Parko Moncayo.
La loĝloko Maleján mem estas je 65 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 472 msm, alirata de la nacia ŝoseo N-122 inter apuda Borja oriente kaj Bulbuente okcidente.
Historio
[redakti | redakti fonton]La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Maleján estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj.
Maleján demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, kaj pro la alveno de fervojo. Sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Maleján oni malaltiĝis ĝis nunaj 262 loĝantoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, vitejoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj, abelbredado), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Inter vidindaĵoj menciindas restaĵoj de la dekoracio de iama moskeo, kelkaj turoj kiuj estis parto de kastelo; preĝejo el kiuj kapelo estas ene de la turoj kaj naturaj lokoj kiel La Fuente del Molino (La fonto de la muelejo).