Malgranda Entento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La malgranda akordo estis interkonsento inter Ĉeĥoslovakio, Jugoslavio kaj Rumanio kiu daŭris de 1920 ĝis 1939. Subtenis ĝin Francio kaj Pollando.

La 'malgranda akordo estis aliancosistemo inter Ĉeĥoslovakio, Rumanio kaj Jugoslavio inter la du mondmilitoj. Ĝi evoluigis de alianco inter Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio, kiu estis subskribita la 14-an de aŭgusto 1920. 1921 sekvis ĉi tiujn du potencojn Rumanio subskribante aliancon kun Ĉeĥoslovakio (23-an de aprilo 1921) kaj kun Jugoslavio (7-an de junio 1921). Ĉiuj tri ŝtatoj orientiĝis eksterlandpolitike ĉe Francio, por kiu la malgranda akordo estis grava parto de ĝia sekurecpolitiko en Orienta Eŭropo por la daŭrigado de la ŝtatosistemo rezultinta de la Unua Mondmilito. La celo de la malgranda akordo estis sekurigo de la tiama stato en la Danubo-regiono. Ĝi estis direktita precipe kontraŭ Hungario, ĉar ĉi tiu post la Unua Mondmilito kaj la kadukiĝo de la Austrihungaria monarkio devas cedi vastajn regionojn al Ĉeĥoslovakio, Rumanio kaj Jugoslavio.

Krome la malgranda akordo celis malhelpon de restariĝo de la Habsburgoj. Kvankam la ŝtatoj de la malgranda akordo unuiĝis 1933 en organizinterkonsenton, ili ekdisiĝis tuj poste. Jugoslavio kaj Rumanio alproksimiĝis eksterlandpolitike al la Hitlera Germanio. Per la munkena interkonsento de 1938, kiuj devigis Ĉeĥoslovakion cedi la sudetajn landojn al Germanio, la malgranda akordo finiĝis.

La Malgranda entento estis reciproka duflanka alianco formita en 1920 kaj 1921 kun Ĉeĥoslovakio, Rumanio kaj Jugoslavio kontraŭ la hungara Iredentismo, evito de la habsburga restaŭrado, reteno de la akiritaj teritorioj. Francio apogis la aliancon. Ĝi malfortiĝis en 1936 kaj disfalis en 1938.

Kiam Adolf Hitler enpotenciĝis en 1933, membroŝtatoj de la malgranda entento fondis konstantan sekretariejon kaj konsilion, kiu kunsidis trifoje en jaro. Post kiam Germanio okupis la rejno-landon en 1936, la franca apogo iĝis malpli valora. Germanio intence disigis la anojn de la entento, ĉar ĝi vidis en Rumanio kaj Jugoslavio potencialajn aliancanojn.

Politike neniiĝis la entento, kiam Jugoslavio kaj Rumanio rifuzis peton de Ĉeĥoslovakio (aprilo 1937) pri militara helpo okaze de (germana) agresio. Kiam Germanio okupis sudetagermanan regionon de Ĉeĥoslovakio (sept. 1938), la malgranda entento kolapsis.