Malgranda Kvartalo (Prago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malgranda Kvartalo (Malá Strana). Fondis ĝin reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1257. La Malgranda Kvartalo estas la dua plej malnova urbo de Prago; ĝian centron reprezentas la Granda Placo, hodiaŭ nomata Malgrandurba Placo. En la tempo de Karolo la 4-a oni plukonstruis la urbon kontraŭ la fluo ĝis la nova "Malsata" muro, la altaĵo Strahov kaj ĝis Kastelo Hradčany. La Malgranda Kvartalo apartenas al la plej allogaj partoj de Prago kaj ravas ĉiun vizitanton per siaj pitoreskaj anguloj kaj sia riĉa arkitekturo el la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Malgrandkvartala Placo - Saksa Domo - Domo Ĉe la Tri Strutoj - Certovka - Insulo Kampa - Preĝejo de Sta Johano - Tyrs-domo - Karmelitska - Maltana Placo - Grandpriora Placo - Preĝejo de Sankta Maria sub la Ĉeno - Banstrato - Preĝejo de Sankta Jozefo - Preĝejo de Sta Tomaso - Palaco de Wallenstein - Palacoj en Wallenstein-strato - Parlamenta strato - Thun-Strato - Nova Kastela Ŝtuparo - Neruda-strato - Malgrandkvartala Foiro - Itala Strato - Malsanulejo sub Petrin - Petřín