Malhela cerkomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela cerkomelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercomela
Specio: C. dubia'
Cercomela dubia
(Blundell kaj Lovat, 1899)
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Malhela cerkomelo (Cercomela dubia) estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia de orienta Afriko. Ĝi estas komuna loĝanta reproduktulo ĉefe en Etiopio kaj Somalio. Ties natura habitato estas subtropika aŭ tropika seka makiso.

Ĝi estas grizbruna birdo pli malhela supre kaj preskaŭ blankeca sube. La flugilplumoj kaj vosto estas nigrecaj. Videblas hela superokula strio. Beko kaj kruroj estas nigraj.

Ĝi estas surgrundema specio, kiu kutime staras rekta por pli facile kapti surgrundajn insektojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]