Mali Beograd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mali Beograd, serbe Мали Београд, estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka, en municipo de Bačka Topola. La nomo signifas: Malgranda Beogrado.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Tabulo pri Mali Beograd
Mali Beograd situas en la mapo en la verda munucipo

Situo[redakti | redakti fonton]

Mali Beograd situas sur ebenaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Mali Beograd 524 da homoj, (serboj 343 (66 %), hungaroj 105 (20 %), jugoslavianoj 25 (5 %) kaj aliaj).