Mali Hejivci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Mali Hejivci, ukraine Малі Геївці, hungare Kisgejőc estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo, en municipo de Veliki Hejivci. Mali kaj kis signifas: malgranda.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Mali Hejivci situas de Uĵhorodo 18 km-ojn laŭ bordo de Latorica.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1394 laŭ tiama hungara ortografio "Geyeuch". Post la mezepoko la vilaĝo foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1910 loĝis en Kisgejőc 937 homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, poste al Ĉeĥoslovakio, dume rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Mali Hejivci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2005 loĝis en Mali Hejivci 736 homoj, (704 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]