Malneta Nacia Produkto
MNP estas mallongigo por "Malneta Nacia Produkto", (angle GNP: Gross National Product) montras ĉiun valoron (ĉiu valoraldonaĵo de produktoj por fina vendo) de ŝtatanoj de unu lando dum unu jaro, sendepende de la produkta loko.
Sen la amortizoj rezultas la neta nacia produkto (NNP).
Tiuj mezuroj foje estas kritikataj, ĉar ili malperfekte spegulas la prosperon de lando. Ekzemple katastrofoj, kiuj malgrandigas la prosperon, tamen ofte altigas la produkton, ĉar necesas anstataŭigi perditajn varojn.
Internacia komparo
Nr. | Ŝtato | MNP (Mio. US-$) |
en % | MNP / persono (US-$) |
G8-membro |
---|---|---|---|---|---|
1 | USA | 12.969.561 | 29% | 43.104 | jes |
2 | Japanio | 4.988.209 | 11% | 39.149 | jes |
3 | Germanio | 2.852.337 | 6% | 34.654 | jes |
4 | Popola respubliko Ĉinio | 2.263.825 | 5% | 1.714 | ne |
5 | Britio | 2.263.731 | 5% | 37.598 | jes |
6 | Francio | 2.177.670 | 5% | 33.972 | jes |
7 | Italio | 1.724.894 | 4% | 29.171 | jes |
8 | Hispanio | 1.100.134 | 2% | 24.384 | ne |
9 | Kanado | 1.051.873 | 2% | 31.898 | jes |
10 | Barato | 793.017 | 2% | 702 | ne |
15 | Rusio | 639.080 | 1% | 4.488 | jes |
17 | Svisio | 408.702 | 1% | 54.441 | ne |
18 | Turkio | 399.232 | 1% | 9.564 | ne |
21 | Aŭstrio | 303.641 | 1% | 36.513 | ne |
Eŭropa Unio | 13.543.425 | 30% | 27.471 | ||
Eŭropaj G8-Ŝtatoj | 9.018.632 | 20% | |||
G8-Ŝtatoj | 28.667.355 | 64% | 32.972 | ||
Mondo | 44.983.338 | 100% | 671 | ||
fonto: monda banko Weltbank |
Je rekta komparo en US-Dolaroj estas atentenda, ke kelkaj ŝtatoj (en tiu ĉi listo: Ĉinio) fiksas siajn valutojn kunligite kun la US-Dolaro kaj povas tial esti subvalorigitaj.
vidu: Malneta Enlanda Produkto
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.worldbank.org/data/databytopic/GNI.pdf greke http://www.cbo.gov/showdoc.cfm?index=4886&sequence=0 greke http://www.worldbank.org/data/databytopic/GDP.pdf greke http://www.federalreserve.gov/Releases/Z1