Malnova Panamurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Historia centro de Panamurbo.
Malnova Panamurbo
Monda heredaĵo

Panama viejo arquelogico.jpg
Lando Flago-de-Panamo.svg Panamo
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv, vi
Fonto 790
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Geografia situo 9° 0′ 20″ N, 79° 29′ 9″ U9.00556-79.48583Koordinatoj: 9° 0′ 20″ N, 79° 29′ 9″ U
Registra historio
Registrado 2003  (27-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Panamo

* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Malnova Panamurbo estas la nomo kiun ricevas la arkeologia loko kie situis la urbo Panamo ekde ĝia fondiĝo en 1519, ĝis 1671. La urbo estis translokigita al nova loko, je 2 km sudokcidente, estinte detruita pro atako de la angla pirato Henry Morgan, komence de 1670. El la originala urbo, konsiderata kiel la unua eŭropa setlejo ĉe la pacifika marbodo de Ameriko, restas ankoraŭ kelkaj ruinoj el kiuj konsistas la arkeologia loko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo de la katedralo.

La urbo, fondita de Pedrarias Dávila la 15-an de aŭgusto 1519, estis starigita sur areo origine okupita de indiĝena komunumo; pro tio, en tiu loko troviĝis spuroj de antaŭkolumbaj kulturoj. En 1541 la urbo havis 4.000 loĝantojn; inter hispanoj, indiĝenoj kaj afrikaj sklavoj. En 1607, la urbo havis plurajn stratojn, Ĉefplacon kaj aliajn du placetojn. Ekde tiu ĉi loko ekiris la ekspedicioj kiuj konkeris la Inkaan Imperion de la nuna Peruo en 1532 kaj estis heltejo de unu el la plej gravaj komercvojoj de la amerika kontinento.

Malgraŭ la atingita prospero, la lokaj kondiĉoj ne estis bonaj ekde la komenco. La manko de akvo trinkebla estis inter la ĉefaj malfacilaĵoj, kio devigis la loĝantojn konstrui plurajn putojn kaj internajn cisternojn. La urbo suferis almenaŭ tri detruigajn incendiojn kaj tertremon, en 1621. Ĝi ankaŭ estis sieĝita, en pluraj okazoj, de piratoj. La plej malbona el tiuj sieĝoj estis tiu komandita de la angla pirato Henry Morgan, kiu atingis la lokon la 28-an de januaro 1671 kaj tie restis ĝis la 24a de februaro. Estis la hispanoj mem kaj ne Morgan, kiuj detruis la urbon per eksplodaĵoj.

En la serĉado de nova loko kiu permesus la konstruadon de pli bona defenda sistemo, la urbo estis translokigita al proksima duoninsulo, je 2 km sudokcidente, en la nuna historia centro de Panamurbo. La origina loko estis preterlasita dum pluraj jaroj ĝis kiam la ruinoj estis iom post iom rekuperitaj. La tuto estis deklarita Historia Monumento en 1976. Unesko ĝin deklaris Monda heredaĵo en 2003. En 1995, estis kreita la Patronato de Panamá Viejo, senprofitcela fonduso por la restaŭrado de la loko. Ĝi ankaŭ konvertiĝis en unu el la plej popularajturismaj allogaĵoj de la urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]