Malnova kalvinana preĝejo (Hajdúböszörmény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova kalvinana preĝejo de
Hajdúböszörmény
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hajdúböszörmény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 1281 sidlokoj
Longo 40 m
Larĝo 15 m
Alto 60 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Malnova kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Hajdúböszörmény (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri konstruado de tiu ĉi preĝejo estas nur supozoj. Kelkaj opinias, ke tie estis romanika konstruaĵo el la 12-a jarcento, sed tiam la loĝantoj ne estis kristanoj. Laŭ taksoj la loĝantoj sekvis la katolikismon ekde la 13-a jarcento. Laŭ aliaj fontoj origine estis gotika fortresopreĝejo de la komunumo el la 15-a jarcento. Ĝi havis defendan muron kun angulbastionoj. En mezo de la 16-a jarcento la loĝantoj sekvis la kalvinismon, ili havis tiu ĉi preĝejon. En 1681 la kirko bruldetruiĝis, sed poste oni rekonstruis ĝin. En 1763 la kvadrata turo estis konstruita. Inter 1789 kaj 1791 la konstruaĵo estis pligrandigita. Denovaj trakonstruoj kaj pligrandigoj okazis inter 1857 kaj 1867 laŭ planoj de Károly Gerster, poste denove inter 1880 kaj 1882 laŭ planoj de Győző Czigler. Tiam la preĝejo ricevis orgenon kaj la defenda muro estis malkonstruita. En 1929 kaj 2009 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas laŭ la ĉefplaco sola en korto. En mezo de la fasado la turo reliefas, tie funkcias la ĉefenirejo. Ankaŭ en la malantaŭa parto estas alia enirejo. En supro de la turo laŭ ofta kutimo oni metis metalan kokon interne kun moneroj. La ĉefnavo havas flankonavojn, kiuj ekstere reliefas. Interne laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj. Super la predikejo blazono de la urbo estas videbla.

La preĝejo havas malnovan preĝlibron kun 150 psalmoj de György Rákóczi la 1-a. Ĝi estis presita en 200 ekzempleroj en 1636, eĉ mem Rákóczi surskribis ĝin.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.