Malnovirlanda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malnovirlanda)
Malnovirlanda lingvo
An tSean-Ghaeilge
mortinta lingvo • historia lingvo
irlanda lingvo
Parolata en Irlando, ĉirkaŭ inter la jaroj 600 kaj 900 p.K.
Parolantoj 0
Denaskaj parolantoj 0
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa lingvaro
kelta lingvaro
insula kelta lingvaro
gaela lingvaro
malnovirlanda lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sga
  ISO 639-3 sga
  Glottolog oldi1245
Angla nomo Old Irish
Franca nomo vieil irlandais
vdr

La malnovirlanda lingvo (malnovirlande Goídelc, en la moderna irlanda lingvo An tSean-Ghaeilge, en la angla lingvo Old Irish) estas nomata la historia fazo de la irlanda lingvo ekde la ekuzo de la latina alfabeto kaj ĝis la disfalo de la malnovirlanda lingva standardigo. La moderna lingvistiko por la lingvofazo difinas la epokon ĉirkaŭ inter la jaroj 600 kaj 900.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La senperaj dokumentaj fontoj por la malnovirlanda kompare al la latina aŭ la mezepoke irlanda lingvo estas relative raraj, sed tamen sufiĉe ampleksaj, por havi bonan impreson pri la funkcio de la lingvo.

Plejparto de la rektaj pruvoj estas glosoj, kiel komentoj aŭ tradukoj estis notitaj rande aŭ inter la linioj de manuskriptoj verkitaj sur la eŭropa kontinento. Plej ampleksaj estas la glosaroj, kiuj nun estas konservitaj en manuskriptaj bibliotektoj de Sankt-Galo en Svislando, Würzburg en Germanio kaj Milano en Italio – ili citiĝas laŭ la nomoj de tiuj lokoj. Pliaj gravaj glosoj en la malnovirlanda ekzemple konserviĝas en manuskriptaj bibliotektoj de la urboj Torino en Italio, Karlsruhe en Germanio kaj Parizo en Francio. La glosoj estas el la 8-a kaj 9-a jarcento, kaj tiuj konservitaj en Würzburg konsideriĝas la plej malnovaj.

Sankta Kolumbao, pri kiu temas la unua skriba pruvo en la lingvo

Krome konserviĝis, plejparte same rande de pli grandaj tekstoj, iuj poemoj kaj pliaj mallongaj tekstoj en la malnovirlanda. Kiel plej frua dokumento konsideriĝas la teksto Amra Cholm Cille, laŭda poemo pri la dum la jaro 597 mortinta fondinto de la kristana monaĥejo de la insulo Iona, Sankta Kolumbao. La mallonga poemo devas esti ekestinta baldaŭ post la morto de la laŭdato, ĉirkaŭ la jaro 600. Iom pli konata ol tiu teksto estas la poemo Pangur Bán, kiu probable dum la 9-a jarcento verkiĝis en suda Germanio fare de malnovirlandlingva monaĥo. La monaĥo en la poemo prikantas la harmonian kunvivadon de li mem kaj lia kato Pangur.

La plej grandan nombron de la fontoj pri la malnovirlanda lingvo konsistigas dokumentoj el pli postaj tempoj, de la 10-a ĝis la 16-a jarcentoj. La kopiado de malnovaj manuskripoj estis inter la precipaj taskoj de la mezepokaj monaĥejoj. Foje la kopiistoj fidinde kopiis la malnovajn tekstojn, foje tamen ili redaktis ilin kaj tradukis la malnovirlandajn vortojn al mezepoke irlandajn. Por modernaj lingvistoj tial estas pena tasko el tiuj manuskriptoj dividi malnovirlandajn vortojn kaj tekstojn de mezepoke irlandaj.

Ŝajnas ke iuj specoj de tekstoj, kiel ekzemple juraj dokumentoj, malpli redaktiĝis ol aliaj. Por la relative altaj aĝoj de multaj juraj dokumentoj (ekzemple la tekstokolekto Senchus Már el la 7-a jarcento) ili tial malgraŭ pli posta skriba fiksiĝo estas esenca fonto pri la studo de la malnovirlanda lingvo kaj la frua irlanda socio.