Malsuproberga-Marka Montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malsuproberga-Marka Montetaro nomiĝas la nordokcidenta parto de la orienta Rejnlanda Ardeza Montaro en la Malsuproberga Lando kaj en la nordokcidento de la Marka Lando. Ĝi etendiĝas ekde a valo de la Ruhr krom dekstraj randoaltaĵoj inter malsupre de Wetter kaj Mülheim en la nordo ĝis la valo de Wupper ĉe Wuppertal en la sudo; en la okcidento ĝi limiĝas al la Bergaj Erikejoterasoj, kiuj jam enkondukas la Kolonjan Golfon. Dekstre de la Ruhr oni konsideras kiel apartenanta ankaŭ la Montaron Ardey.

Situo kaj limoj[redakti | redakti fonton]

La Malsuproberga-Marka Montetaro estas limigata per jenaj lokoj:

Krom la Ruhr en la nordo kaj malgranda sekcio de la Wupper en la sudo la valo de la Ennepe ekde Gevelsberg kune kun la buŝofluejo de la Volme estas limvalo en la oriento, lokas tamen jam ekstere de la ĉefa parto. Eĉ pli distance kaj separita per la Erikejoterasoj kiel interŝtupo la Rejno estas okcidenta limrivero.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Montaro Ardey estas plejparte arbarhava montoĉeno alta ĝis 273,80 metroj, kiu lokas sur la teritorio de la eksterdistrikta urbo Dortmund same kiel en la distriktoj Ennepe-Ruhr kaj Unna en la Ruhr-Regiono. Situanta norde de la Ruhr, ĝi apartenas al la orienta parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj etspace al la Malsuproberga-Marka Montetaro.