Mankslingva Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mankslingva Konsilio
organizaĵo
Komenco 1985 vd
Lando(j) Manksinsulo vd
vdr

La Mankslingva Konsilio (mankse Coonceil ny Gaelgey, angle Manx Gaelic Advisory Council) estas la reguliga organizaĵo respondeca pri la manksa lingvo [1].

La Coonceil estis kreita en decembro 1985 kiel subkomisiono de la Manksa Heredaĵo-Fundamento. Tiu konsilio respondecas pri la Manksaj versioj de registaraj titoloj kaj stratnomoj, same kiel la kreado de novaj vortoj kaj frazoj [2].

La Coonceil  subtenas privatajn kaj publikajn organizaĵojn interesitajn pri uzado de la manksa lingvo. Nuntempe, multaj organizaĵoj uzas la manksan lingvon ne nur por aldoni valoron al siaj servoj, sed ankaŭ por instigi la ekspansion de loka kulturo [3][4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Coonceil ny Gaelgey: 2017-2021 (2017). Arkivita el la originalo je 2018-11-16. Alirita 19 July 2020.
  2. Gawne, Phil. "Securing the Future of Manx Gaelic". http://www.poileasaidh.celtscot.ed.ac.uk/gawneseminar.html Retrieved 17 July 2020
  3. Chyndaayssyn - Translations. Arkivita el la originalo je 2020-07-15. Alirita 11 November 2020.
  4. The Manx Language Strategy 2017-2021 (1 October 2017). Arkivita el la originalo je 2018-02-02. Alirita 19 July 2020.