Mansfield Park (1999)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mansfield Park
filmo
Originala titolo Mansfield Park
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 27 aŭg. 1999, 20 jul. 2000
Ĝenro amafera filmo, komedia dramo, filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Michael Coulter
Reĝisoro(j) Patricia Rozema
Produktisto(j) Miramax
Scenaro Patricia Rozema
Filmita en Pinewood Studios
Muziko de Lesley Barber
Rolantoj Frances O'Connor • James Purefoy • Jonny Lee Miller • Embeth Davidtz • Alessandro Nivola • Harold Pinter • Amelia Warner • Anna Popplewell • Hannah Taylor-Gordon • Hilton McRae • Hugh Bonneville • Justine Waddell • Lindsay Duncan • Sheila Gish • Sophia Myles • Victoria Hamilton • Charles Edwards • Joseph Morgan • Elizabeth Eaton • Philip Sarson
Produktinta firmao HAL Films
IMDb
vdr

Mansfield Park estas brita romantisma komedi-drama filmo de 1999 bazita sur la samnoma romano de Jane Austen de 1814 nome Mansfield Park, verkita kaj reĝisorita de Patricia Rozema. La filmo devojiĝas el la originala romano en kelkaj aferoj. Por ekzemplo, la vivo de Jane Austen mem estas aligita al la filmo, same kiel aferoj pri sklaveco kaj vivo en plantejoj. La majoritato de la filmo estis filmita en la palaco Kirby Hall en Northamptonshire. La filmo, same kiel la romano, rakontas la historion de Fanny Price, starte kiam ŝia troŝarĝita familio sendas ŝin estanta dek-jaraĝa vivi en la hejmo de siaj riĉaj geonkloj kaj sekvante ŝian disvolviĝon en la komenca matureco. Kiel ĉe aliaj romanoj de Austen, diversaj aferoj de ŝia propra vivo estis uzitaj kiel pilieroj de la intrigo, inter kiuj malfacila ekonomia kaj socia situacio de mezklasa familio kun tro multaj gefiloj (speciale filinoj), dependo de tiaj familioj de specifaj roluloj de pli alta klaso (speciale onkl(in)oj), gravo de la ekleziaj postenoj kiel utilaj supreniriloj, gravo de la baloj kiel socia ceremonio ktp.

Mansfield Park ricevis ĝenerale favorajn rezencojn el kritikistoj. La kinkritika retejo Rotten Tomatoes indikas, ke 77% de la kritikistoj donis al la filmo pozitivan rezencon bazite sur 69 rezencoj, kun averaĝo de 6.9/10.[1] Metacritic atribuas rangigon el 100 bazite sur rezencoj el kritikistoj, en kiu la filmo atingas 71 bazite sur 31 rezencoj.[2]

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Frances O'Connor kiel Fanny Price
  • Jonny Lee Miller kiel Edmund Bertram
  • James Purefoy kiel Thomas Bertram Jr.
  • Embeth Davidtz kiel Mary Crawford
  • Alessandro Nivola kiel Henry Crawford
  • Harold Pinter kiel Sir Thomas Bertram Sr.
  • Lindsay Duncan kiel Lady Bertram / Mrs Price
  • Victoria Hamilton kiel Maria Bertram
  • Justine Waddell kiel Julia Bertram
  • Hugh Bonneville kiel Mr Rushworth
  • Sheila Gish kiel Mrs Norris
  • Charles Edwards kiel Mr Yates
  • Hilton McRae kiel Mr Price
  • Sophia Myles kiel Susan Price
  • Anna Popplewell kiel Betsey
  • Hannah Taylor-Gordon kiel Juna Fanny

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Mansfield Park (1999)". Rotten Tomatoes. Fandango Media. Arkivita el la originalo la 12an de Decembro 2016. Alirita la 27an de Marto 2021.
  2. "Mansfield Park Reviews". Metacritic. CBS Interactive. Arkivita el la originalo la 13an de Decembro 2016. Alirita la 27an de Marto 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]