Manuela Trasobares
Manuela TRASOBARES HARO (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1962 en Figueres) estas kataluna artistino kaj politikistino.
Ŝi studis belarton ĉe Universitato Sant Jordi de Barcelono, pentradon kaj skulptarton ĉe la lernejoj Massana kaj Leonardo Da Vinci de Barcelono kaj belkanton ĉe Konservatorio de Sofio. Ŝi kantis kiel mezosoprano en El Liceu de Barcelono, La Scala de Milano aŭ Palau de la Música de València kaj ankaŭ laboris por diversaj operaj kaj muzikteatraj spektakloj.
Kiel skulptartistino ŝian verkaron oni konsideras influita de la superrealismo.
Ŝi estas transseksulino; kiam ŝi estis 15-jara oni faris al ŝi seksoŝanĝ-operacion en Londono.
Politika kariero
En la jaro 2007 ŝi prezentiĝas en municipa balotado por la partio Hispana Demokratia Respublikana Agado (hispane Acción Republicana Democrática Española, ARDE) en la Urbodomo de Geldo, la vilaĝo de Castelló kie ŝi loĝas, kaj iĝis la unua transseksa konsilanto elektita en Hispanio.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala TTT-ejo (katalune) (hispane)
- Persona blogo de Manuela Trasobares (katalune) (hispane)