Manush Patrika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manush Patrika
periodaĵo
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Agartalo, Tripuro, Barato
Ĉefredaktisto Prijabrata Talapatra
Eldonkvanto 26000 kopioj (datumo de 2009)

vdr

Manush Patrika [manuŝ patrika] (bengale মানুষ পত্রিকা, IAST: Mānuṣa Patrikā) estas bengallingva taggazeto eldonata de Agartalo, la ĉefurbo de la barata ŝtato Tripuro. Ĝin starigis en 1952 Kamala Ranĝan Talapatra, kiu servis kiel redaktoro dum pli ol 50 jaroj. Lia filo, nome Prijabrata Talapatra, estas la nuna redaktoro.[1] Ties cirkulado estas plejparte limigita al Tripuro; ekster Agartalo, ĝi cirkulas en la urboj Biŝalgar, Kovai, Udaipur, Darmanagar, Kailasahar, Belonia kaj Teliamura.[mankas fonto]

Historio[redakti | redakti fonton]

Manush Patrika komencis kiel ĉiusemajna kaj en 1974 ĝi transformiĝis en tagĵurnalon.[mankas fonto] Ĝi estas unu el la plej malnovaj tagĵurnaloj de Tripuro. Manush Patrika estas la kvara plej cirkulanta taggazeto en Tripuro, kun cirkulado de ĉirkaŭ 14 154 kopioj laŭ enketo farita de NEDFI.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manush Patrika - About us. Arkivita el la originalo je 2023-03-26. Alirita 3-a de novembro 2021.
  2. NEDFI survey - Mass Communication. Arkivita el la originalo je 2010-04-03. Arkivigite je 2010-04-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-03. Alirita 2023-03-03.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Manush Patrika en la angla Vikipedio.