Mappershainer Kopf
Mappershainer Kopf | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 548 m | ||
Situo | apud Mappershain; Heslando, distrikto Rheingau-Taunus, Germanujo,
montaro= Taunus | ||
Geografia situo | 50° 11′ N, 7° 59′ O (mapo)50.1752777777787.99Koordinatoj: 50° 11′ N, 7° 59′ O (mapo) | ||
| |||
La monto Mappershainer Kopf apud Mappershain en la hessia Distrikto Rheingau-Taunus estas altaĵo en la mezmontaro Taunus kaj kun alteco de 548,0 m super marnivelo la plej alta monto de la okcidenta Hintertaunus.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]La Mappershainer Kopf situas en la okcidenta Hintertaunus en la Naturparko Rhein-Taunus. Ĝia pinto altas ĉirkaŭ 500 m nordokcidente de Mappershain kaj ĉirkaŭ 1,5 km orientsudoriente de Langschied. Ĉ. 1 km oriente de la monto, sur la parto kie etendiĝas la Kemeler Heide, situas la akvodislimo inter la rojo Dörsbach en la nordo kaj la rojo Wisper en la okcidento, kiuj ambaŭ fontas ĉi tie, kaj la rojo Aar en la oriento.
Ĉirkaŭ 5 km nordokcidente de la monto Mappershainer Kopf situas la dua plej alta monto de la regiono, la monto Graue Kopf kun 543,4 m.