Dörsbach
Dörsbach | |
---|---|
valo de la rivereto Dörsbach ĉe Laufenselden
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanio federaciaj landoj Heslando kaj Rejnlando-Palatinato |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 31,953 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe la bieno Erlenhof supre de Huppert, 1 km nordoriebte de la monto Mappershainer Kopf |
- Alteco super marnivelo | 472 m |
Enfluejo | ĉe la monaĥejo Kloster Arnstein en Obernhof en la rivero Lahn |
- Alteco | 91 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Bitburg |
Trairataj lagoj | baraĵlago Stausee Bitburg |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Enz |
- Maldekstraj | Nims |
La rivereto Dörsbach estas maldekstra alfluanto de la rivero Lahn, kiu venas el la germana mezmontaro Taunus Ĝi fluas en Heslando kaj Rejnlando-Palatinato.
Rivervojo
[redakti | redakti fonton]La rivereto Dörsbach fontas en la okcidenta malantaŭa Taunus sur la teritorio de Heidenrod-Mappershain ĉe la bieno „Herrenhaus Erlenhof“[1] kaj enfluas ĉe la monaĥejo Kloster Arnstein en Obernhof en la riveron Lahn. Ĝi fluas i.a. tra Heidenrod-Laufenselden kaj Katzenelnbogen. Ĝia supra kaj meza parto estas larĝa rondfunda valo. La malsupra parto male estas V-valo kun forta dekliveco. Tiu parto de la rivervalo ankaŭ nomiĝas „lamentvalo“. Laŭlonge de la rivero iras ŝatata migropado de Katzenelnbogen ĝis Obernhof, la „lamentvala vojo (germane: Jammertalweg), kaj parto de la Lahnhöhenweg.
La akvoenergio de la rivereto estis uzataj de 25 muelejoj[2]. Ĉe la alfluantoj estis kromaj muelejoj. Hodiaŭ neniu plu laboras.
Lamentvalo
[redakti | redakti fonton]La lamentvalo“ ricevis sian nomon laŭ legendo: La grafo de Katzenelnbogen gravedigias filinon de muelisto ĉe Dörsbach kaj malaperis. La muelistfilino ploregis estis forpelita de siaj gepatroj, freneziĝis kaj mortigis la infanon kaj mortis[3][4].
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo Dörsbach signifas Durstbach (= „soif-rojo“), ĉar la rojo havas relative malmulte da akvo en sia supra kaj meza parto pro la malprofundeco de la valo kaj rezulte de tiu relative malgrandan akvokolektan areon.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- GeoPortal Wasser Rheinland-Pfalz Arkivigite je 2018-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Hessen Forst, Fischökologische Untersuchung des Fließgewässersystems der Lahn[rompita ligilo] (PDF; 5,8 MB), Kap. 4.16: Dörsbach
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mappershainer Kopf, GPS Wanderatlas
- ↑ Mühlen Arkivigite je 2011-10-06 per la retarkivo Wayback Machine, Gemeinde Kördorf
- ↑ Jammertal, GPS Wanderatlas
- ↑ Jammertal Arkivigite je 2013-03-11 per la retarkivo Wayback Machine, Gemeinde Kördorf