María Sumire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
María Sumire
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1951 (1951-04-09) (73-jaraĝa)
en Sicuani
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Peruo
Okupo
Okupo politikistoadvokato • aktivisto pri lingvaj rajtoj
vdr

María Cleofé Sumire López de Conde (naskita la 9-an de aprilo 1951 en Sicuani, Kusko) estas perua advokato kaj politikisto. Inter 2006 kaj 2011 ŝi estis membro de la parlameno de la Respubliko de Peruo kaj aŭtoro de la Leĝo pri lingvoj aprobita en 2011, la unua leĝo por la defendo de lingvaj rajtoj en la historio de Peruo. Ŝi estas gvidanto de la Asocio de Andaj Virinoj (AMA) kaj estis unu el la 1,000 virinoj kandidatoj por la Nobel-premio pri paco en 2005.

Agnosko por indiĝenaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Sumire, kies gepatra lingvo estas la keĉua, ricevis la nacian personecpremion fare de la Kultura Ministerio de Peruo por ŝia laboro en subteno de la indiĝena kulturo en Peruo. La promulgo de la leĝo 29735[1][2][3] pri denaskaj lingvoj de Peruo markis novan komencon por ĉiuj indiĝenaj komunumoj kun respekto al siaj propraj lingvoj. En sia formo kiel leĝo en defendo de lingvaj rajtoj, ĝi estas la unua kaj nur tia leĝo en la historio de Peruo.Fine, indiĝenaj komunumoj havos interalie la rajton je edukado, justeco, transakcioj pri sia propra lingvo kaj kulturo.

Hodiaŭ, ĉi tiu lingvoleĝo (Ley de Lenguas) estas la bazo por multaj paŝoj en la lingvopolitiko de Peruo, kiel la starigo de aparta direktoraro por indiĝenaj lingvoj ĉe la Ministerio pri Kulturo kaj la kreado de oficiala etnolingva mapo por interkultura dulingva edukado[4] fare de la Ministerio pri Edukado (MINEDU), la planita starigo de instituto por indiĝenaj lingvoj kaj la trejnado de interpretistoj por indiĝenaj lingvoj ĉe la perua registaro[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ley Nº 29735: Ley que regula el uso, preservación, desarrollo, recuperación, fomento y difusión de las lenguas originarias del Perú (Leĝo reguliganta la uzon, protekton, evoluon, reakiron, reklamadon kaj disvastigon de la originalaj lingvoj de Peruo)
  2. (es) Myriam Yataco, Políticas de estado y la exclusión de lenguas indígenas en el Perú. In: Droit et Cultures 63, 2012/1, paĝoj 11–142. Editions L’Harmattan. María Sumire, paĝoj 128–132.
  3. (es) Ley N° 29735 busca recuperar y difundir las lenguas originarias del Perú, La República, la 6-an de Julio 2011.
  4. (es) Juan Galiano, Entrevista al Director de Lenguas Indigenas del Viceministerio de Interculturalidad, José Antonio Vásquez Medina: Una ley llamada a revitalizar las lenguas originarias . Revista Parlante, Centro Guaman Poma de Ayala, Kusko, alirite la 24-an de junio 2014.
  5. (es) Diktan curso por interpretes, El Peruano, la 12-an de novembro 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Lingvaj rajtoj

Indiĝenaj lingvoj