Maraña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maraña
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24996
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 120  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 3′ N, 5° 11′ U (mapo)43.048888888889-5.1769444444444 [+]
Alto 1 246 m [+]
Areo 33,57 km² (3 357 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Maraña (Provinco Leono)
Maraña (Provinco Leono)
DEC
Situo de Maraña
Maraña (Hispanio)
Maraña (Hispanio)
DEC
Situo de Maraña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maraña [+]
vdr

Maraña [maRAnja] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. En ties montara teritorio fluas la rivero Esla.

Komarkoj de la provinco Leono; Montaña de Riaño nordoriente, helverde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝlokoj, okupas totalan areon de 33,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 113 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 420 loĝantojn el la 1020-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 100 km de Leono, provinca ĉefurbo, dum Oviedo, en Asturio, estas je 96 km, kaj Gijón je 109 km.

Maraña estas malgranda municipo de alta montaro en la masivo Mampodre, sur du valoj. En la suda valo estas la domaro de Maraña. La norda valo, nome Valle de Riosol pro la samnoma rivero estas limigita per du montopasejoj, nome Tarna kaj Señales. La rivero Esla ricevas la nomon Riosol antaŭ ricevi la akvon de aliaj alfluantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]