Marbiskvito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marbiskvitoj

Marbiskvito[1] estas speco de malgranda panobiskvito, malmoligita per plurobla bakado. Ĉi tiu konservometodo estis kreita por longaj maraj vojaĝoj.[2] Ĝin karakterizas mallonga fermentado, pro tio ke ne konvenas multe da panmolo (foje la pano havas neniom da gisto, simile al maco).

Foje ĝi estis bakita eĉ kvarfoje. La plurobla bakado senhidratigis la biskvitojn kaj ili povis esti tiel duraj, ke oni nur povis manĝi ilin post martelado, aŭ post trempado en akvo, biero, kafopeklakvo. La ingrediencoj estis akvo kaj cereala faruno (fagopira, tritika, sekala).

Ĝi estis baza parto de la ŝipana kaj vojaĝista dieto dum la Epoko de Malkovroj.[3] Nuntempe ĝi perdis multe da populareco, pro la ekzisto de senhidratigitaj manĝaĵoj kaj mallongigo kaj modernigo de maraj vojaĝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Al la romiaj legianoj estis donita annona civica (civitana porcio), t.e. iom da pano kaj vino. Por militaj komisioj, la provizo estis el marbiskvito (buccellatum) kaj vinagro. Ĉi tio nomiĝis expeditionis annona (porcio por ekspedicioj).[4]

Plinio la Maljuna (proksimume je la jaro 70 a.K.) parolis pri la biskvito sub la nomo panis nauticus (naŭtika pano).[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://vortaro.net/#marbiskvito_kdc
  2. http://www.kenanderson.net/hardtack/
  3. https://militaryhistorynow.com/2014/07/11/hard-to-swallow-a-brief-history-of-hardtack-and-ships-biscuit-2/
  4. Charles Dezobry. Rome au siècle d'Auguste ou voyage d'un Gaulois à Rome, 1835, p. 237–.
  5. Abraham Rees. The Cyclopaedia; Or, Universal Dictionary of Arts, Sciences and Literature. Longman, Hurst, 1819, p. 39–.