Marcel Laignier

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marcel LAIGNIER [lenje] (9-a de novembro 1881 en Reims – ? ) estis franca esperantisto kaj advokato. Unu el la unuaj francaj Esperantistoj, varbita en 1892 de Beaufront. Propagandis unue inter siaj kunlernantoj, partoprenis en la fondo de la ES Reims-Soissons, 1894, helpis por la fondo en Reims de EG de SPPE, 1901, gvidis kursojn, kunlaboris por la fondo de la Int. Societo de E-istaj Juristoj, reorganizis la grupon de Annecy, 1920, kaj de Nancy, 1926. L. K. de 1930.