Marezoko
Sphyraena viridensis (mediteranea marezoko)
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
|
Vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La marezoko (genro Sphyraena) estas aktinopteriga fiŝo el la familio de la Skombredoj (Scombridae).[1] La scienca nomo estis, por la unua fojo, valide publikigita en 1758 fare de Lineo kiel specinomo (Esox sphyraena) kiu poste estis ŝanĝita al memstara genro kun pluraj specioj.[2]
Disvastiĝo kaj vivareo
[redakti | redakti fonton]La plimulto de la specioj de tiu genro vivas en la malprofundaj akvoj de tropikaj kaj ekvatoraj maroj. La plej fama el tiuj estas la granda marezoko aŭ barakudo (Sphyraena barracuda), trovebla en la varmaj maroj de la tuta mondo. Alia menciinda specio estas la pacifika marezoko (Sphyraena forsteri).
Kelkaj specioj troviĝas ankaŭ en la moderaj akvoj de Mediteraneo kaj Atlantiko. Inter ili, la eŭropa marezoko (Sphyraena sphyraena) kaj la mediteranea marezoko (Sphyraena viridensis).
Estas ankaŭ aziaj specioj kiuj, tra la Sueza Kanalo, eniris la orientan Mediteraneon, ekzemple Sphyraena flavicauda.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La korpo de tiuj manĝemaj rabobestoj estas longforma kaj fajne skvameca kun firma lobita vosto.
S. barracuda atingas longon de 1,80-2 m kaj pezon de 50 kg. La ceteraj specioj estas pli malgrandaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
-
Kapo de eŭropa marezoko (Sphyraena sphyraena).
-
Grupo da barakudoj (S. barracuda).
-
Grupo da pacifikaj marezokoj, aŭ grandokulaj marezokoj (S. forsteri).
-
Flavavostaj marezokoj (S.flavicauda).


