Margareta Teresa de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Margareta Teresa de Hispanio
infantino de Hispanio
Portreto de la infantino Margareta Teresa, fare de Velázquez1659Kunsthistorisches Museum, Vieno
Portreto de la infantino Margareta Teresa, fare de Velázquez
1659
Kunsthistorisches Museum, Vieno
Naskiĝo la 12-an de julio 1651
en Madrid
Morto la 12-an de marto 1673
en Wien
Edzo Leopoldo la 1-a
Idoj Maria Antonia
Dinastio Habsburgoj
Patro Filipo la 4-a
Patrino Mariana de Aŭstrio
Gefratoj Maria Tereza de Aŭstrio
Karlo la 2-a
Johano Jozefo de Aŭstrio
Baltasar Carlos
Filipo Prospero de Hispanio
Religio katolikismo
v  d  r
Information icon.svg

Margareta Teresa de Hispanio, ankaŭ konata kiel Margareta Teresa de Aŭstrio, infantino de Hispanio, (naskiĝis la 12-an de julio 1651 - mortis la 12-an de marto 1673) estis la filino de la hispana reĝo Filipo la 4-a kaj de lia dua edzino, Mariana de Aŭstrio. Ŝi estis do ankaŭ la duonfratino de Maria Tereza de Aŭstrio, reĝino de Francio kaj edzino de Ludoviko la 14-a. Margareta Teresa edziniĝis kun sia onklo, la imperiestro Leopoldo la 1-a.

Kvankam ŝi mortis sufiĉe juna, la infantino restis tre fama pro siaj multnombraj portretoj, fare de la hispana majstro Velázquez. Tiuj pentraĵoj, precipe la rimarkinda Portreto de la infantino Margareta Teresa de 1659, estas tipaj de la baroka movado.