Margit Auer
Margit Auer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-a de februaro 1967 en Mühldorf am Inn | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ĵurnalisto vd | |
Laborkampo | Literaturo por infanoj kaj junuloj vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Margit AUER (naskiĝis la 23-an de februaro 1967 en Mühldorf am Inn) estas germana verkistino, kies infanaj romanoj estis tradukitaj en pli ol 25 lingvojn kun tuta eldonado de 10 milionoj [1][2].
Post lernejo, Auer trejnis kiel ĵurnalisto kaj ŝi estis dungita fare de diversaj gazetoj. Ŝi estas edziĝinta al la ĵurnalisto kaj krimverkisto Richard Auer. La paro havas tri filojn.
Post la naskiĝo de siaj tri filoj, ŝi komencis verki rakontojn. En 2010, ŝi publikigis la verkon Verschwörung am Limes kaj tiam du pliajn verkojn en la sama serio pri la roluloj Magnus kaj Finn. Ŝia plej granda sukceso estas la libroserio Die Schule der magischen Tiere (La Lernejo de Magiaj Bestoj) kiu komenciĝis en 2013 kaj kiu ĝis 2024 havas tridek unu volumojn. Ĝi vendis pli ol 9 milionojn da kopioj kaj ĝi estis tradukita ĝis 2024 en 26 lingvoj. Aktuale en 2024, la rakonto estis filmita trifoje. Ili estas registritaj ĉe kastelo en Wernigerode . La serio Verflixt verhext kiu estis publikigita inter 2014 kaj 2015 havas tri verkojn [3] [4] [5][6].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Margit Auer: Lebenslauf, Bücher und Rezensionen bei LovelyBooks. Alirita 2020-07-29.
- ↑ ZEIT ONLINE | Lesen Sie zeit.de mit Werbung oder im PUR-Abo. Sie haben die Wahl.. Alirita 2020-07-29.
- ↑ Antonia Bauer: "Gekauft, gelesen, geliebt", in: Dein Spiegel, Ausgabe 2/2017
- ↑ buchreport (de-DE). Alirita 2020-07-29.
- ↑ Heidelberger Leander Archive (de-DE). Alirita 2020-07-29.
- ↑ Margit Auer | Autorenportrait auf BUCHSZENE.DE (de-DE). Alirita 2020-07-29.