Margit Bara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margit Bara
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1928 (1928-06-21)
en Kluĵo
Morto 25-an de oktobro 2016 (2016-10-25) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungararumanafrancaanglahispana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Dezső GyarmatiGéza Halász
Parencoj Liliána Szilágyi
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

BARA Margit estis hungara aktorino naskita en Kluĵo la 21-an de junio 1928, mortinta en Budapeŝto la 25-an de oktobro 2016. Ŝi estis la edzino de la aktoro Géza Halász, de 1964 de la akvopilkisto Dezső Gyarmati. Ŝia nepino estas Liliána Szilágyi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Margit Bara apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi finis unu jaron en aktorakademio de Kluĵo kaj inter 19451955 ludis en la Teatro Hungara de Kluĵo. Ŝi translokiĝis Hungarujon en 1955. Ĝis 1957 en Teatro Petőfi, poste ĝis 1966 ŝi aktoris en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 1966 ĝis 1978 ŝi estis ano de Teatro József Attila. En la 1970-aj jaroj nepruvitaj fiagoj disetendiĝis pri ŝi, tial ŝi definitive retiriĝis disde aktorkariero. Inter 19701972 ŝi vivis kun sia familio en Kolumbio. En 2002 ŝi ricevis premion Kossuth, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Ĉefaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Szakadék, 1956;
  • Szegény gazdagok, 1959;
  • Csehov: Három nővér;
  • Erzsébet (Schiller: Don Carlos);
  • Liza (Tolsztoj–Piscator: Élő holttest);
  • Melita (Krleža: Léda);
  • Anna (Németh L.: Villámfénynél);
  • Rhédey Eszter (Móricz Zs.: Úri muri);
  • Karenina Anna (Tolsztoj–Székely J.);
  • Kupavina (Osztrovszkij: Farkasok és bárányok).

Ĉefaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kocsis L. Mihály: Bara Margit tekintete (2008)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.