Margit Madarász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margit Madarász
Margit Madarász
Margit Madarász
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1884 (1884-08-23)
en Budapeŝto
Morto 15-an de februaro 1959 (1959-02-15) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gyula Madarász
Parencoj Antal Ligeti
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Margit Madarász [madarAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Madarász Margit Laura estis hungara tenisisto. Ŝia nobela antaŭnomo estis nemeskisfaludi [nemeŝkiŝfaludi], ŝia patro estis Gyula Madarász, ŝia avo estis Antal Ligeti, ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Kunz Pálné [kunc] kaj Thuróczy Károlyné [turOci kArojnE].

Margit Madarász[1] naskiĝis la  23-an de aŭgusto 1884(nun 1884-08-23) en Budapeŝto, ŝi mortis la 15-an de februaro 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Margit Madarász apartenis al signifa sportklubo en sia naskiĝurbo inter 1901-1908. Ŝi unue venkis turniron en sia aĝo 17. Ŝi estis hungara nacia ĉampiono en 1903 kaj 1904. Ŝi venkis en la germana ĉampioneco en 1907 kaj 1908 en Hamburgo, en la samaj jaroj ankaŭ en Budapeŝto en internaciaj ĉampionecoj. Ŝi kvalifikiĝis al Somera Olimpiko 1908, tamen ŝi ne konkuris, sed ŝi retiriĝis kaj edziniĝis. Ŝi edziniĝis dufoje, unue en 1908, sed ŝi vidviniĝis en 1915, en la dua fojo en 1916, sed ŝi denove vidviniĝis en 1947.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]