Margit Tevan
Margit Tevan | |
---|---|
Margit Tevan | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1901 en Békéscsaba |
Morto | 3-an de novembro 1978 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Adolf Tevan |
Frat(in)o | Andor Tevan |
Infano | Tevan István Engel |
Okupo | |
Okupo | oraĵisto |
Margit Tevan, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tevan Margit estis hungara oraĵisto. Ŝia frato estis Andor Tevan.
Margit Tevan [1] naskiĝis la 18-an de januaro 1901 en Békéscsaba, ŝi mortis la 3-an de novembro 1978 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Margit Tevan devenis el juda familio. Ŝi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis jaron en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, fine ŝi lernis apud famaj oraĵistoj. Ekde 1928 ŝi laboris jam kiel memstara oraĵisto. Intertempe en 1927 ŝi edziniĝis, en 1936 ŝi naskis filon. Ŝia edzo dum la holokaŭsto malaperis. Depost la 2-a mondmilito ŝi kreis ankaŭ ornamskatolojn kaj similajn artaĵojn. Ŝi ricevis premiojn inter 1933-1977 (ankaŭ eksterlandajn).
Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1981, 1996)
- Békéscsaba (1988)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1932, 1943, 1948, 1967, 1975)
- Arthalo Budapeŝto (1953, 1958, 1965)
- Szeged (1956)
- Miskolc (1963)
- Prago (1969)
Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-07. Alirita 2019-02-06.