Maria Kongregacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Kongregacio
religia organizaĵo • Sodality • katolika organizaĵo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Procesistango de mariaj kongregacianoj el Lauterhofen

Maria Kongregacio (latine Congregatio Mariana) estas aro de societoj (fratioj) religiaj kiuj ekde la dua duono de la 16-a jarcento kolektiĝis por aparte flegi la kulton al la Virgulino.

Fondiĝo estis sub la ŝirmo de la jezuitoj kaj iliaj lernejoj. Tie normalis organizi spiritajn ekzercojn, komunajn aranĝojn kaj edifajn horojn tiucele. Krome ĉiam gravis kaj gravas ankaŭ eksterpreĝa kunestado. Poste tiu ĉi ideo etendiĝis je diversaj aliaj sociaj klasoj respektive laŭmetiaj aŭ laŭaĝaj grupoj. Organo de ĝi aperinta en Vieno je la komenco de la 20-a jarcento titoloĝis Unter der Fahne Mariens. Sub la papeco de Pio la 12-a iĝis admono reaktivi la katolikan societan vivon, i.a. ankaŭ de tiaj kongregacioj. En Aŭstrio ekzistas tre vigla grupo en Innsbruck.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Brockhaus' Kleines Konversations-Lexikon, kvina eldono, volumo 2. Leipzig 1911, p. 132 (tie ĉi interrete).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]