Mario & Luigi: Bowser's Inside Story

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario & Luigi: Bowser's Inside Story

Kovrilbildo de la skatolo de la Nordamerika versio

Kovrilbildo de la skatolo de la Nordamerika versio
Eldonejo Nintendo
Evoluiganto AlphaDream
Dato de lanĉo 11-a de februaro 2009
Serio Mario & Luigi
Videoludilo Nintendo DS
Tipo de videoludo rola videoludo
Maniero de ludado unuludanta videoludo
Takso de PEGI PEGI 3
Takso de ESRB Everyone (Ĉiuj)
vdr

Mario & Luigi: Bowser's Inside Story (angle), ankaŭ nomata Mario & Luigi RPG 3 (japane) (マリオ&ルイージRPG3! Mario ando Ruīji Āru Pī Jī Surī?) estas rolluda aventura videoludo kreita de AlphaDream kaj eldonita de Nintendo por la videoludilo Nintendo DS en 2009.

La intrigo de la ludo koncernas Mario kaj Luigi, kiuj estas inhalitaj en la korpon de ilia longtempa malamiko, Bowser. La fratoj Mario lernas kiel helpi Bowser, kiu ne scias pri ilia ĉeesto, ĉar li batalas kontraŭ Fawful, kiu ekregis Mushroom Kingdom.

La ludado koncentriĝas sur la kunlaborado de la triopo, kiu uzas siajn specifajn kapablojn por solvi puzlojn kaj batali malamikojn kaj tiel progresi tra la ludo.

Bowser's Inside Story unue estis anoncita en la 2-a de oktobro 2008 dum amaskomunikila konferenco de Nintendo en Tokio.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nintendo Reveals Punch-Out!! Wii, Sin and Punishment 2, and More. 1UP.com. Arkivita el la originalo je 2016-03-08. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-08. Alirita 2017-10-22.