Mario Casas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Casas
Persona informo
Mario Casas
Naskiĝo 12-an de junio 1986 (1986-06-12) (37-jaraĝa)
en Korunjo
Lingvoj hispanakataluna vd
Loĝloko Korunjo • Esparreguera • Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Gefratoj Óscar Casas vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • filmaktoro • televida aktoro • filmreĝisoro vd
Aktiva dum 2005– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mario CASAS Sierra (Korunjo, 12a de junio 1986) estas hispana aktoro kaj reĝisoro, ricevinto de la Goya-premio al la plej bona protagonista aktoro pro la filmo No matarás (2020). Li populariĝis pro la televidaj serioj Sin miedo a soñar (2006-2007) kaj Los hombres de Paco (2007-2010) kaj pro la filmo Tres metros sobre el cielo (2010).

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

En 2006 li ricevis fiksan rolon en la porjunulara serio SMS. Samjare, li debutis en kino kun Antonio Banderas, kiu ebligis lian partoprenon en El camino de los ingleses. Pli gravaj roloj venis en 2009 ĉe Fuga de cerebros kaj Mentiras y gordas, ambaŭ biletvendaj sukcesoj. Post lia partopreno en la serio Los hombres de Paco, en kiu li ludis dum ses sezonoj (2007-2010) la rolon de la policano Aitor Carrasco, la 3an de decembro 2010 premieris la kinadaptaĵo de Tres metros sobre el cielo, al kio sekvis sekvaĵo Tengo ganas de ti (22a de junio 2012). Poste li partoprenis en la filmo Carne de neón, reĝisorita de Paco Cabezas, en kiu Mario ludis la rolon de la protagonisto, Ricky, junulo kun sociaj problemoj kiu renkontas kun sia patrino (Ángela Molina) elirinta el prizono. Ankaŭ en 2012 li estis protagonisto de Grupo 7 de Alberto Rodríguez.

Ekde januaro de 2012 ĝis februaro de 2013 li estis protagonisto, kun Blanca Suárez kaj Juanjo Artero, de la serio El barco. En majo 2013 alvenis al kinejoj La mula, filmita kvar jarojn antaŭe, nome en 2009. Pro tiu filmo li ricevis la premion Arĝentan Biznaga al plej bona protagonista aktoro en la Kinfestivalo de Malago. La 27an de septembro 2013 premieris Las brujas de Zugarramurdi, en kiu li estis akompanita de Hugo Silva kaj Pepón Nieto, inter aliaj.

En la somero 2013 li filmis inter Malajzio kaj Los-Anĝeleso sian unuan filmon en la angla nome Eden, de la reĝisoro Shyam Madiraju, en kiu li ludis la rolon de golulo nomita Félix. Samjare, kaj dum 2014 li partoprenis en dua internacia projekto nomita Los 33 (The 33), en kiu li ludas la rolon de ĉilia ministo kaptita en minejo, nome historio bazita sur la mineja akcidento de San José en 2010, akompanata de Juliette Binoche, Antonio Banderas, Martin Sheen, Rodrigo Santoro kaj James Brolin, inter aliaj. En decembro samjare premieris la filmo Ismael, reĝisorita de Marcelo Piñeyro, en kiu Mario ludas la rolon de juna patro kiu konas sian filon 8-jaraĝan por la unua fojo. En decembro 2015 premieris Palmeras en la nieve, filmita inter julio 2014 kaj januaro 2015, kiu iĝis la plej biletvenda filmo, superante Star Wars Episode VII: The Force Awakens.

Komence de 2015 ekfilmiĝis Toro de Kike Maillo kun Luis Tosar, kaj Mi gran noche de Álex de la Iglesia, kun la kantisto Raphael.​ En oktobro 2015 Mario ekfilmis Contratiempo, kun Bárbara Lennie, Ana Wagener kaj José Coronado, en kiu Mario ludas la rolon de Adrián Doria, premierita la 6an de januaro 2017. Unu monaton poste premieris lia tria filmo kun Álex de la Iglesia, nome El bar, en kiu Mario ludis la rolon de Nacho. En 2017 li aperis en Bajo la piel de lobo kiel protagonisto, nome Martinon. Fine de la sama jaro li filmis ankaŭ El fotógrafo de Mauthausen, biografia filmo pri la fotisto de la Dua Mondmilito nome Francesc Boix, en kiu Mario ludas la rolon de Boix. Por tiu rolo, li maldikiĝis ĉirkaŭ 12 kilogramojn por doni realismon al sia ludado.​

En majo 2019 per la serio Instinto li revenis al la televido post ses jaroj, ludante Marco Mur, entreprenisto kiu suferas misordon kiu malhelpas lin rilati kun virinoj. En tiu projekto li kunlaboris kun sia frato Oscar Casas.​ En 2020 li estis protagonisto de du filmoj por Netflix: Hogar kaj El practicante. En oktobro 2020 li estis protagonisto de la filmo de David Victori No matarás, kun Milena Smit, pro kiu li ricevis la Goya-premion al la plej bona protagonista aktoro 16​17​ y con el Premio Feroz al mejor actor protagonista.18​

En 2021 li revenis al televido kiel protagonisto de la serio de Netflix El inocente, kreita de Oriol Paulo en kiu li ludis la rolon de Mateo Vidal.​ Li partoprenis ankaŭ en la reveno de la serio Los hombres de Paco por Antena 3. Meze de 2022 oni ekkonis, ke i debutos kiel scenaristo kaj reĝisoro de la filmo Mi soledad tiene alas, kie li denove kunlaboris kun sia frato Óscar Casas kiel protagonisto kaj estis la grafitia etoso kiel ĉefa temo.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolulo Reĝisoro Notoj
2006 El camino de los ingleses Moratalla Antonio Banderas
2007 Sintonía diario Pop Iván Guillermo Mieza Kurto
2009 Fuga de cerebros Emilio Carbajosa Benito Fernando González Molina
Mentiras y gordas Toni Alfonso Albacete kaj David Menkes
Paco Paco Jorge Roelas Kurto
2010 Tres metros sobre el cielo Hugo «Hache» Olivera Fernando González Molina
Dinero fácil Jaime Carlos Montero Kurto
La wikipeli: miedo Sergio Jaume Balagueró
2011 Carne de neón Ricky Paco Cabezas
2012 Tengo ganas de ti Hugo «Hache» Olivera Fernando González Molina
Grupo 7 Ángel Lares Pacheco Alberto Rodríguez
2013 Ismael Félix Ambrose Marcelo Piñeyro
Las brujas de Zugarramurdi Antonio «Tony» Álex de la Iglesia Premio Feroz
La mula Juan Castro Perez Michael Radford Premio Festivalo de Malago
2014 Eden Félix Arella Shyam Madiraju
A lonely sun story Óscar Juanma Suárez Kurto
2015 Palmeras en la nieve Kilian Fernando González Molina
Mi gran noche Adanne Álex de la Iglesia Premio Feroz
Los 33 Álex Vega Patricia Riggen
2016 Toro Christian Toro Kike Maíllo
2017 Contratiempo Adrián Doria Oriol Paulo
El bar Nacho Álex de la Iglesia
2018 Bajo la piel de lobo Martinon Samu Fuentes
El fotógrafo de Mauthausen Francesc Boix Mar Targarona
2019 Adiós Juan Santos Paco Cabezas
2020 Hogar Tomás David Pastor kaj Álex Pastor Filmo por Netflix
El practicante Ángel Hernández Carles Torras
No matarás Daniel Aranda David Victori Premio Feroz kaj Premio Goya
2021 Amor a primera vista Li mem Ian Pons Jewell Kurto
2023 Bird Box Barcelona Sebastián David Pastor kaj Álex Pastor Filmo por Netflix
2024 Escape N. Rodrigo Cortés Premierota

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mario Casas en la hispana Vikipedio.