Mario Kart Wii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Kart Wii

Mario Kart Wii Nordamerika Kovrilbildo.png

Eldonejo Nintendo
Evoluiganto Nintendo Entertainment Analysis & Development
Dato de lanĉo 10-a de aprilo 2008
Serio Mario Kart
Videoludilo Wii
Tipo de videoludo veturila konkursa videoludo
Maniero de ludado multludista videoludo, unuludanta videoludo, kunlabora reĝimo de videoludo
Regiloj Classic Controller, Wii Remote, Nunchuk
Takso de PEGI PEGI 3
Takso de ESRB Everyone (Ĉiuj)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Mario Kart Wii (マリオカートWii Mario Kāto Wī?) estas veturila konkursa videoludo kreita kaj eldonita de Nintendo por la videoludilo Wii. Ĝi estas la sesa ludo en la serio Mario Kart. Ĝi aperis tutmonde en aprilo 2008.

Kiel en la antaŭaj ludoj de la serio, Mario Kart Wii enhavas ludeblajn rolulojn de la universo de Mario, kiuj konkuras en diversaj lokoj de la sama universo. Ludantoj povas uzi diversajn aĵojn por malhelpi la aliajn ludantojn aŭ por helpi sin por fini la konkurson unue. La ludo enhavas plurajn unuludantajn reĝimojn kaj plurludantajn reĝimojn. Reta plurludanta reĝimo per Nintendo Wi-Fi Connection estis disponebla de la lanĉtago, sed estis ĉesigita en majo 2014.

Mario Kart Wii povas uzi la regilon de la Wii, kiu estas nomita Wii Remote. Tiu regilo povas senti la movojn de la mano de la ludanto, kaj tio estas uzata por permesi intuician kaj realisman regon de la veturiloj (gokartojmotorbicikloj). Ĉiu fizika kopio de la ludo kunportis iun Wii Wheel, kiu estas neelektronika stirado en kiun oni enpuŝu iun Wii Remote.