Mario
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Mario estas persona nomo virina (aŭ vira - vidu sube); en la formo Maria ĝi estas virina nomo. Ĝi verŝajne estis origine egipta nomo, sed venis al Esperanto laŭ vojo tra la hebrea, la greka kaj la latina. Mirjam estas la sama nomo en formo pli proksima al la hebrea.
La formo Mario aperas en la Fundamenta Ekzercaro, kie estas ankaŭ la mallongaj formoj Manjo kaj Marinjo. La formo Maria aperas en la Londona Biblio. Ambaŭ estas en PIV2002.
Virinaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]
Nacilingvaj formoj[redakti | redakti fonton]
Jen tre malkompleta listo:
- Maria (angle, germane, itale, latine, pole, portugale, ruse)
- Marianne (angle, france, germane)
- Marie (ĉeĥe, france)
- Mary (angle, svede)
- مريم [marjam] (arabe, perse)
- מרים [mirjam] (hebree, jide)
- Mária (hungare; nomvariantoj: Mari, Mariska, Marika)
- Máire (irlande)
- Miren (eŭske)
Virinaj personoj[redakti | redakti fonton]
Kristanaj sanktulinoj[redakti | redakti fonton]
- Sankta Maria, patrino de Jesuo
Regantinoj[redakti | redakti fonton]
- Maria (Hungario) • 1382–1395 • Reĝino de Hungario
- Maria Stuart • 1542–1567 • Reĝino de Skotlando
- Maria la 1-a (Anglio) • 1553–1558 • Reĝino de Anglio kaj Irlando
- Maria la 2-a (Anglio) • 1689–1694 • Reĝino de Anglio, Irlando kaj Skotlando
- Maria Teresia • 1740–1780 • Arkidukino de Aŭstrio, reĝino de Bohemio kaj Hungario, romia imperiestrino
- Maria la 1-a (Portugalio) • 1777–1816 • Reĝino de Portugalio
- Maria la 2-a (Portugalio) • 1826–1828, 1834–1853 • Reĝino de Portugalio
Esperantistoj[redakti | redakti fonton]
Viraj nomportantoj[redakti | redakti fonton]
Viraj nomportantoj de la virina persona nomo[redakti | redakti fonton]
En tradicio de katolikismo, ofte ankaŭ viroj portas la virinan personan nomon Maria, kutime post vira persona nomo, ekz-e poeto Rainer Maria Rilke aŭ princo-elektisto Ferdinando Maria.
Viraj personoj[redakti | redakti fonton]
- Verkistoj:
- Roluloj:
- Mario aŭ Supermario estas la nomo de la ĉefrolulo de la populara serio de videoludoj samnoma kreita de Ŝigeru Mijamoto por Nintendo.
- Marius estas la latina formo pri Mario.