Mario Sola

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mario SOLA naskiĝis en 1933 kaj mortis abrupte la 1-an de januaro de 1998 en Vercelli (Italio).

Fondinto de la loka Esperanto-grupo, fakdelegito de UEA pri juro, ofta gvidinto de kursoj, recenzinto de poeziaj verkoj Esperantaj, li estis delonga, tre aktiva esperantisto, kiu eĉ sian edzinon ekkonis danke al Esperanto. Sola prezidis la Italan Unuiĝon de Katolikaj Esperantistoj (UECI), italan sekcion de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kaj redaktis la sekcian revuon Katolika Sento. Kelkajn monatojn antaŭ la morto lian senlacan agadon kronis la 50-a IKUE-Kongreso.

Profesoro Sola instruis juron en superaj lernejoj, aktivis en katolika partio kaj en pluraj sociaj movadoj, kaj estis elektita kiel skabeno en sia urbo.

La dulingva funebra ceremonio, kuncelebrita de 14 pastroj, okazis en la plenplena katedralo de Vercelli, en ĉeesto de la urbaj aŭtoritatoj. La itala prezidento, Oscar Luigi Scalfaro, persona amiko de Sola, sendis grandan florkronon.