Marmora insulo
Marmora insulo (turke: Marmara Adası, greke: Προκόννησος, Prokonnesos) estas turka insulo en la Marmora maro, najbare de la Dardaneloj.
La insulo ekde antikvaj tempoj estas konata pro ĝia blanka marmoro kiu estis uzata en multaj urboj de Anatolio. Speciale dum la bizanca periodo tiu marmoro estis forkomercita en la tuta mediteranea regiono. La antikvaj ŝtonminejoj ĝis nun estas konservitaj, kaj estas ekde la otomana periodo denove uzataj. Marmorproduktado nun estas la plej granda industria fako sur la insulo, krom tio oni ankaŭ kultivas olivojn kaj vinberojn.
Oni povas boate atingi la insulon ekde Tekirdağ, Istanbulo aŭ Erdek.
Koordinatoj: 40° 37' 18" N, 27° 37' 18" E Mapo