Marshall Sahlins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marshall Sahlins
Persona informo
Marshall Sahlins
Naskonomo Marshall David Sahlins
Naskiĝo 27-an de decembro 1930 (1930-12-27)
en Ĉikago
Morto 5-an de aprilo 2021 (2021-04-05) (90-jaraĝa)
en Ĉikago, Hyde Park
Lingvoj anglafranca vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de MiĉiganoUniversitato KolumbioUniversitato de Miĉigano vd
Familio
Gefratoj Bernard Sahlins vd
Infanoj Peter Sahlins vd
Profesio
Okupo antropologo • universitata instruisto vd
Laborkampo antropologio • politika antropologio • historia antropologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marshall David SAHLINS (/ˈsɑːlɪnz/ SAH-linz; 27-an de decembro 1930 kaj mortis la 5-a de aprilo 2020) estis usona antropologo plej bone konata pro sia etnografia laboro en Pacifiko kaj pro siaj kontribuoj al la antropologia teorio. Li estas nune Emerita Distinga Helpoprofesoro Charles F. Grey de Antropologio kaj Sociaj Sciencoj en la Universitato de Ĉikago.[1]

En la 1960-aj jaroj li iĝis politike aktiva, kaj dum la protestoj kontraŭ la Vjetnama Milito, Sahlins stampis la terminon por la imagopova formo de protesto nuntempe nomita la "teach-in" (malferma diskuto) kiu prenis inspiron el la sid-protestoj pioniraj dum la Civilrajta Movado.[2] En 1968, Sahlins subskribis la plendan manifeston kontraŭ impostado "Writers and Editors War Tax Protest", kiu celis malakcepton de impostopagado proteste kontraŭ la Vjetnama Milito.[3] Fine de la 1960-aj jaroj, li ankaŭ pasigis du jarojn en Parizo, kie li kontaktiĝis kun la franca intelekta vivo (kaj partikulare kun la verko de Claude Lévi-Strauss) kaj la studentaj protestoj de Majo 1968.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moore, Jerry D. 2009. "Marshall Sahlins: Culture Matters" in Visions of Culture: an Introduction to Anthropological Theories and Theorists, Walnut Creek, California: Altamira, pp. 365-385.
  2. Sahlins, Marshall (Februaro 2009). "The Teach-Ins: Anti-War Protest in the Old Stoned Age". Anthropology Today. 25 (1): 3–5. doi:10.1111/j.1467-8322.2009.00639.x. [1] Alirita la 27an de Oktobro 2018.
  3. "Writers and Editors War Tax Protest" 30a de Januaro, 1968, New York Post