Marta Colvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta
Marta Colvin
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1907 (1907-06-22)
en Chillán
Morto 27-an de oktobro 1995 (1995-10-27) (88-jaraĝa)
en Valparaiso
Tombo Cementerio de Chillán
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio
Subskribo Marta Colvin
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
vdr

Marta Colvin Andrade (1907-1995) estis skulptistino el Chillán, Ĉilio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marta Colvin Andrade estis la filino de James Colvin de irlanda deveno kaj Elcira Andrade de portugala deveno.

Post la tertremo de 1939, ŝi vivis en Santiago de Ĉilio kaj studis en Fakultato de Artoj de la Universitato de Ĉilio. En 1943 ŝi estis dungita asistanta profesoro en la skulptista ateliero de Julio A. Vasquez kaj majstro Lorenzo Domínguez, kaj estis oficiale dungita Profesoro en 1950.

En 1948 ŝi vizitis la "Académie de la Grande Chaumière" en Parizo kun majstroj Ossip Zadkine kaj Henry Laurens.

Ŝi vivis en Francio dum pli ol tridek jaroj. Ŝi estis konata tutmonde kaj ricevis Nacian Art-Premion en 1970 kiel agnoskon de sia verko.

Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Himno al Trabajo (Himno al Laboro).
  • Eslabón
  • Horizonte Andino
  • Escultura de Ladrillos
  • Madre Tierra
  • Signo Solar
  • Aku Aku
  • Manutara
  • Ojos de la Tierra

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marta Colvin en la angla Vikipedio.