Mary Tudor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la reĝino de Francio. Por informoj pri ŝia samnoma nevino, reĝino de Anglio, vidu la artikolon Maria la 1-a (Anglio).
Mary Tudor kaj Charles Brandon

Mary TUDOR pli juna fratino de Henriko la 8-a de Anglio kaj Reĝino de Francio pro ŝia edziĝo kun Ludoviko la 12-a (la 18-a de marto, 1496 - la 25-a de junio, 1533).

Ŝi estis la kvina infano de Henriko la 7-a (Anglio) kaj Elizabeta de York kaj naskiĝis ĉe Richmond Palace apud Londono. Ŝi kaj ŝia pil aĝa frato la estonta Henriko la 8-a forte amikiĝis kiel infanoj, kaj li nomis laŭ ŝi sian filinon (la estontan reĝinon Marian la 1-a kaj la militŝipon la Mary Rose.

Fama pro sia beleco, Mary fianĉiĝis en decembro 1507 al Karlo la 5-a, Sankta Romia Imperiestro, sed pro politikaj evoluoj en Eŭropo ili neniam edziĝis. Anstataŭe Kardinalo Wolsey konkludis pac-traktaton kun Francio kaj, la 9-an de oktobro 1514, kiam ŝi havis dek-ok jarojn, Mary edziĝis ĉe Abbeville kun la 52-jara Ludoviko la 12-a de Francio, kiu antaŭe dufoje edzoĝis, tamen sen vivantaj heredontoj. Ili klopodis produkti heredonton, sensukcese, sed Ludoviko mortis la 1-an de januaro 1515. Malgraŭ la mallongo de ŝia edzineco, la samtempuloj ofte priparolis Mary Tudor kiel "Reĝino de Francio".

Mary Tudor nekontente eniris tiun edziĝon, kaj verŝajne eĉ tiam enamiĝis al Charles Brandon, la unua Duko de Suffolk, sed ŝia frato Henriko la 8-a kontraŭis ilian amon, ĉar li deziris ke lia fratino edziĝus nur avantaĝe por li mem kaj por Anglio. Malgraŭ tio en januaro 1515 li sendis Charles Brandon por kunporti Mary Tudor reen al Anglio. Mary kaj Charles Brandon sekrete edziĝis en Francio la 3-an de marto, 1515. Laŭleĝe tio estis ŝtatperfido, ĉar Brandon estis edziĝinta kun reĝa princino sen la permeso de la reĝo, kiu ege koleriĝis. La Privata Konsilio proponis ke Brandon aŭ enkarceriĝu aŭ estu ekzekutata, sed pro la interveno de Wolsey kaj la amo de Henriko al lia fratino, oni nur peze monpunis la paron, kiu poste oficiale edziĝis ĉe Greenwich Palace la 13-an de majo, 1515. Post tio Mary Tudor pasis la pejparton de sia vivo ĉe la kampara domego de Brandon, Westhorpe Hall, Suffolk.

Dum la 1520-a jardeko ŝiaj rilatoj kun Henriko la 8-a tikliĝis, ĉar ŝi kontraŭis lian divorcon disde Katarina de Aragono, de kiu ŝi estis amikino, kaj ŝi ankaŭ malamis Anne Boleyn, kiun ŝi ekkonis en Francio.

Mary Tudor mortis ĉe Westhorpe Hall la 25-an de junio, 1533. Unue oni enteriĝis ŝin en la abatejo de Bury St Edmunds. Kiam tiu estis detruata en 1539, dum la fermo de la anglaj monaĥejoj, oni re-entombiĝis ŝin en la preĝejo de Sankta Maria.

Ŝi kaj Charles Brandon havis tri infanojn:

  • Henry Brandon, 1-a Grafo de Lincoln (la 11-a de marto, 1516 – la 8-a de marto, 1534)
  • Lordino Frances Brandon (la 16-a de julio, 1517 – la 20-a de novembro, 1559), kiu edziĝis kun Henry Grey, 3-a Markizo de Dorset, kaj naskis Lordinon Jane Grey
  • Lordino Eleanor Brandon (1519 – la 27-a de septembro, 1547), edzino de Henry Clifford, 2-a Grafo de Cumberland.