Masakro de Tlatelolco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En jaro 1968 ankaŭ en Meksiko studenta agitiĝo disvolviĝis, kaj ĝi finiĝis tragike per la buĉado de la 2-a de oktobro 1968 en Meksikurbo.

Instigite de la movadoj, kiuj ondis Eŭropon kaj Usonon, ankaŭ la meksikurbaj studentoj agitiĝis. Estis fakte ankaŭ internaj kialoj: de 1945 ĝis 1968 la kresko de la Malneta Enlanda Produkto estis elstare alta: po 6 % jare, sed dumtempe aĉetpovo de la dungitoj malkreskis. Kaj la reĝimo, kiu estis teorie revoluciema("partio de la institucia revolucio") kaj eĉ burokrata sovetmaniere, estas fakte rekte ligita al la kapitalismaj kaj la usonaj interesoj. La movado estis neperforta, la marksismaj rondoj kaj partioj partoprenis, sed precipe liberecema estis la spirito, kiel diris unu partoprenanto "ni samopiniis kun la junaj francoj, Berlin-anoj kaj usonaj studentoj, ke la plej bona registaro estas tiu, kiu ne ekzistas".

Sed en la politika kulturo de la meksika ŝtato post duonjarcento da sampartirego batalo kontraŭ la ŝtato estis neakceptebla, kaj kiam la studentoj decidis marŝi ĝis antaŭ la fenestroj de la prezidento, regantoj ege serioze taksis la minacon. Cetere okazontis la Olimpiaj ludoj ekde la 12-a de oktobro, kaj la registaro nepre volis prezenti al la venonta monda "puran" landon, kaj nepre ne ke okazu samtempe malordoj.

Multaj duboj, nescio, kaj polemikoj plu estas pri kiel disvolviĝis la okazaĵoj, resume iuj pensas, ke temis pri bedaŭrindaj hazardo kaj fuŝaĵo, aliaj ke temis pri antaŭplanita insido, sed ĉiakaze ŝajnas, ke kiam la studentoj decidis manifestacii sur la fama kaj vasta Placo de la tri kulturoj en Meksikurbo, la aŭtoritatoj pretis fari ion ajn por "frakasi" la movadon. 5000 policanoj kaj soldatoj estis sur la placo kun tankoj kaj militistaj veturiloj, kaj havis eĉ maŝinpafilojn kaj bazukojn. Tio decidigis la studentojn ne okazigi la marŝadson planitan ĉitage. Sed ankaŭ speciala korpuso Olimpia kreita aparte por sekurgii ordon dum la Olimpiaj ludoj, estis kaŝe kun la intenco aresti la studentajn estrojn, kaj ŝajne nekonate de la armeanoj aperis sur la studenta podio pafante per revolveroj. Armeanoj kredante je pafoj de la manifestaciantoj ekpafis. Estis 300 studentoj mortigitaj. Sed la buĉado ne estis pure akcidenta, ĉar oni trovis kadavrojn, kiuj estis mortigitaj per bajonetoj aŭ per pafoj deapudaj, do per intenca furioziĝo. Inter la viktimoj estis ankaŭ infanoj. Poste oni torturis kelarestitajn studentojn, ke ili "konfesu", ke ili havis armilojn, kaj eĉ donis nomojn de politikistoj, kun kiuj ili havis komploton, sed tiuj deklaroj konvinkis neniun.

Post la eventoj, la ununura ano de la reĝimo, kiu malkaŝe protestis, estis la beletristo kaj onta Nobelpremiulo Oktavio Paz: li estis ambasadoro en Nov-Delhio kaj eksiĝis.

Poste forta repremo batis la studentajn gvidantojn kaj kelkaj profesorojn, sekvata post kelkaj jaroj de amnestio. Kaj la junaj protestintoj ofte estis ricevontaj altajn, profitdonajn postenojn, kaj dum la jaroj kvietiĝos kaj reiros en la vicojn de establita ordo, escepte de kelkaj, kiuj iĝis gerilanoj en subŝtato Guerrero, kie ili estos finmortigitaj ĉiuj.

Postsekvoj[redakti | redakti fonton]

la 1-a de julio 2006 tribunalo ediktis arestordonon kontraŭ la tiama ministro pri internaj aferoj Luis Echeverria, sub la kulpigo de genocido, pro la buĉado de studentoj, kiu okazis en 1968.