Masanori Matsuyama
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri japana astronomo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Matsuyama.
Masanori Matsuyama | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1950 (74-jaraĝa) en Kuŝiro |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Masanori MATSUYAMA (japane : 松山 正則, Matsuyama Masanori, naskita en 1950) estas japana amatora astronomo.
Li kunmalkovris 19 asteroidojn[1], ĉiuj kun Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kuŝiro.
La asteroido 4844 Matsuyama[2] estis nomita en lia honoro. La asteroido 5291 Yuuko[3] estis nomita en honoro de lia edzino Yūko Matsuyama.